Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Lin laste por nokto salutis kampulo;
Kaj voĉo respondis el monta nebulo:
Excelsior!

Kun sia ĉielen levita rigardo
La piaj monaĥoj de Sankta Bernardo
En frua mateno la preĝojn murmuris,
Kaj krio skuanta aeron trakuris:
Excelsior!

Migranto, duone en neĝo fosita,
De l’ hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraŭ en mano glacia
Standardon kun stranga devizo ĉi-tia:
Excelsior!

Kaj en duonlumo, la griza, malvarma,
Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,
Defalis la voĉo, simile al stelo:
Excelsior!