Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— „Diru, ho floretoj,
Kiu, en mateno,
Plantis vin en molan
Teron de l’ ĝardeno?

Mia don’ al tiu,
Ho kroneto flora,
Estus la brilanta
Mia ringo ora.

Diru, ho kroneto,
Kiu, en mateno,
Ŝiris la floretojn,
Ligis per fadeno?

Mia don’ al tiu,
Ho kroneto kara,
Estus la plej bela
Mia pinglo hara.

Diru, ho kroneto,
Kiu, en vespero,
Ĵetis vin en klaran
Akvon de l’ rivero?

Donus mi al tiu,
Donus mi doneton: