Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Korsaluton, bonodoraj
Verdaj vi herbaroj!

Korsaluton al balkanaj
Akvoj la arĝentaj,
Al ŝaŭmantaj akvofaloj,
Kaj al vi, torentoj!

Mi salutas vin, dezertoj,
Rokoj eĥoplenaj,
Intermontoj vi malsekaj,
Kavoj malserenaj!

Kie ajn vi estas, ventoj,
Perflugile venu,
Kaj kun Vi, al mia lando,
Korsalutojn prenu!

Ĉu mi sanas, aŭ malsanas,
Malbenita horo;
Sole tie, sole tie
Estas mia koro!