Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
20.


LA TOMBO KAJ LA ROZO.
(El Victor Hugo.)


La tombe dit à la rose:
— Des pleurs dont l'aube t'arrose

◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)

La tombo diris al la rozo:
"El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor'?"
La roz' al tombo por rediro:
"Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor'?"

La roz': „En ombro, tomb' malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel'”.
La tombo: „Mi, ho flor' plendanta,
El ĉiu la anim' venanta
Anĝelon faras por ĉiel'!”