Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
IX.
Greka antikva.


31.
PROMETEO KATENITA.
(El la dramo de Ajsĥylos.)


Ho dîos ajthèr kàj taĥypteroj pnoàj,
Potamôn te pegàj pontion te kymàton

◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡| —◡| —◡)
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡

Etero dia kaj rapid-flugilaj blovoj!
Torento-fontoj kaj de l' ocean-ondegoj
Sennombraj briloj! vi, ĉiopatrino tero!
Kaj vi, vidanta ĉion, suna rond', rigardu:
Jen kion de l' diar' suferas mi, mem dio!
Rigardu, kian humiligon
Kaj turmentadon dum jarmiloj
Suferos mi! Elpensis jen
Por mi la nova estro de la dioj
Ĉi tiun senhonoran malliberon!
Ve, ve! mi ĝemas pro l' nuneco
Kaj pro l' sufer' estonta! Kiam ajn
Finiĝos miaj turmentoj?