Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XII.

Hungara.

35.

PATRIOTA KANTO.

Devizo.

 Szabadság szerelem,
 E kettö kell nekem.

La amon kaj sendependecon,
Nur ilin kore mi rekonas;
Al mia amo — liberecon,
Mi amon al patruj' fordonas.

————————


 Tied vagyok, tied hazám,
 E sziv, e lélek.

Via estas, ho patrujo,
Mia kor', anim'!
Kiun amus mi en mondo,
Se ne vin sen lim'?