Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Iras mi al viaj anoj,
Kun pokal' en man'
Peti sorton, ke rebrilu
Vi per nova san'.

Trinkas mi el glas' ĝis lasta
La gutet' da vin',
Vin' maldolĉa — miaj larmoj
Falas ja en ĝin.


XIII.

Itala.

36.

LA INTERNA ZORGO.

 Se a ciascun l' interno affanno
 Si leggesse in fronte scritto.

Se zorgo interna skribite
Sur fruntoj legiĝus, kunfrato,
Tre ofte envio subite
For-cedus al kora kompato.