Paĝo:Grabowski - Kondukanto de l’interparolado kaj korespondado, 1907.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

10 KONDUKANTO

al vi? — Per kio mi povas esti utila al vi? — Kion vi postulas? — Kion vi petas? — Kion mi povas proponi al vi? — Kion vi elektas? — Alprenu ĝin, por fari al mi plezuron! — Mi ĝin proponas al vi el bona koro.


Por peti.

Mi havas peton al vi. — Ĉu vi volas fari servon al mi? — Ĉu mi povas vin peti je ĝentileco? — Ĉu vi povas konsenti je mia peto? — Faru al mi la plezuron! — Ĉu vi estus tiel bona? — Ĉu vi volas fari al mi la ĝentilecon? — Mi vin petas je tio. — Pardonu min, mi petas! — Ĉu mi povas kalkuli sur vin? — Mi multe bedaŭras ke mi vin maltrankviligas. — Ne malkonsentu, mi petas. — Vi min ŝuldigos senfine. — Ĉu vi havus la bonecon? — Tio-ĉi farus al mi tre grandan servon. — Mi efektive timas trouzi vian ĝentilecon.


Por konsenti.

Jes, certe. — Mi estas tute preta servi al vi. — Mi konsentas je tio. — Kun plezuro. — Mi faros la eblon. — Vi povas esti certa, ke mi faros ĉion, kio dependas de mi. — Mi neniam povas malkonsenti al vi. — Kalkulu sur min! — Kredu al mi tute! — Mi prenas sur min vian aferon. — Super Ĉio, kion mi havas, vi povas ordoni. — Se vi min bezonas, sciigu min. — Mi atendas viajn ordonojn.


Por malkonsenti, praviĝi.

Ne, ne estas eble. — Mi ne povas konsenti je tio. — Tio-ĉi min ne tuŝas. — Mi multe bedaŭras, ke mi devas malkonsenti. — Senkulpigu min, mi petas, mi faris la eblon. — Tio-ĉi ne dependas de mi. — Ne koleru je tio. — Kredu, ke ne estas mia kulpo. — Mi petas milfoje pardonon, mi bedaŭras tion kiel vi. — Ĝi restos por alia fojo.