Paĝo:Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf/11

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unu de la alia…
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilaĝo,
Ĉu ne forflugis kiel bloveto
La tuta via kuraĝo?

Ĉu vi sukcese en via loko
Kondukas nian aferon,
Aŭ eksilentis jam via voko,
Vi lacaj perdis esperon?

Iras senhalte via laboro
Honeste ed esperante?
Brulas la flamo en via koro
Neniam malfortiĝante?

Forte ni staru, brave laboru,
Kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku ed floru
Per ni en tuta la mondo!

Ni l’on kondukos ne ripozante
Ed nin lacigos nenio;
Ni l’on traportos, sankte ĵurante,
Tra-l’ tuta mondo de Dio!