Anta’ vi, Amikoj-Esperantistoj, kuŝas tuta libro de kantoj, tuta granda bukedo el la printempaj floroj de nia juna internacja poezjo.
Longe ed diligente mi kolektadis la materjalon por la «Liro», hodje prezentas kun ĝojo la pretan libron al nia amika rondo, ed esperas, ke lo estos akceptita afable kiel nova ed grava akiro de la literaturo Esperanta.
Se iam ni aŭdis l’antajuĝon, ke lingvo internacja ne povos taŭgi por la poezjo — la Liro fine ed plej bone pruvas la kontraon; — se oni esprimis la opinjon, ke lingvo internacja ne bezonas poezjon, per la Liro vidiĝas en ligita parolado plej bone la forto, fleksebleco ed eŭfonjo de nia lingvo, ed kio estas pli grava, la Liro montras, en kiel alta grado poezjo perfektigas lingvon:
La silaba severe mezurita longeco de versoj, la elektado de vortoj belsonaj, loja harmonja dismetado en ritmaj grupoj de troĥeoj, jamboj, daktiloj, amfibraĥoj ed anapestoj, la entranĉoj cezuraj, la rima kunsonado de vortoj, la serĉado de novaj rimoj ed la evitado de la monotonaj, rimoj sufiksaj, per unu vorto la tuta artista teĥnika aparato de la formo influas forte sur la enhavon ed kaŭzas, ke la poeto, devigita ĉiam zorge elektadi inter la diversaj eblaj manjeroj de la esprimo de sia penso — formas novajn retorajn figurojn