Paĝo:Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faris ke la monotonjo de la lastaj, interrompita per «ed», nun multe malpli estas sentata, ed ke nun la plurala formo de-l’ adjektivoj povas resti netuŝita, kun granda utilo por la libereco de vortametado.

Entute dank’ al la kelkaj ŝanĝetoj, kiuj povas eĉ esti rigardataj kiel poezja libereco, nia lingvo sonas nun en la Liro multe pli bele, pli harmonje. Ĉiu leganto, kiu volas konvinkiĝi pri la vereco de lo dirita, bezonas nur ekprovi la legadon de la versaĵoj laŭ la malnova manjero ed li tuj eksentos la grandegan diferencon.

Pri la stilo de la Liro mi malfermas voĉodonadon de nia Ligo (Rigardu N-ro 1/37 de-l’ Esperantisto), ed petas la Amikojn-Esperantistojn esprimi al mi ilian opinjon pri la diritaj reformoj, sendadi ilian «por» aŭ «kontra» sub mia sube donita adreso.

En espero, ke ĉiuj estimataj legantoj partoprenos en la voĉodonado, kies rezultato estos leĝodonanta por la stilo de nia centra organo, mi restas kun kora saluto internacja.

Ivanovo-Voznesensk.

(Rus’jo, Vladimira gubernjo.)

A. Grabowski.