Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Nur el herbokovritaj tomboj ĝemo sonas,
Kie glorajn dormantojn velkaj laŭroj kronas…
Muzik’ sovaĝa — vorta sovaĝec’ pli granda,
Por l’ idaro konservas ĝin spirit’ Pollanda;
Se kampaj roz-arbetoj ilin nur honoras,
Ho! kies kor’ ne plendas? kies ne doloras?

Kozak’ jam preterflugis profundajn kavarojn,
Kiuj kaŝas kutime lupojn aŭ Tatarojn;
Alkuris sankt-figuron — sub tiu altaĵo,
Kie delonge kuŝas vampir’ en tombaĵo —
Klinis ĉapon, farinte kruc-signojn silente,
Tra l’ stepo kun ordonoj urĝaj fajfas vente.
Brav-ĉevalo ne timas de sorĉoj teruron,
Kraĉospiris, piedbatis — kaj daŭrigas kuron.
Boh-river’ sur granitoj arĝent-skarpojn trenas
Kozak’ fidela penson de l’ sinjor’ divenas.
Bruas la muelilo, malamik’ en valo,
Scias kozakan penson fidela ĉevalo, —
Kaj tra pikantaj kardoj, tra herbejo-floroj,
Pli lerte ne ŝoviĝas timemaj leporoj.
Kiel sago sur alta globo, ekklinite,
Al sia ĉevaleto karese premite,
Rajdas dezerto-reĝo tra l’ senvoj’ sen timo —
Li, step’, ĉeval’, nokt’ — unu sovaĝa animo.
Ho! kiu lin malhelpos en diboĉo tia?
Perdiĝis — nekaptebla en step’, hejmo lia.