Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


— Kiam tagon de l’ juĝo
Korn’ anoncos kun muĝo,
Kiam kradoj diskrevos,
Fundoj lumon ricevos,
Kiam levos sin valo,
Pintoj krakos dum falo,
Juĝa tondro ekbruos,
Duon-mondon detruos,
— Tiam estos, tiam estos Junedzino vestita!




V.
LA REĜO DE ELFOJ.
(El J. Wolfgang Goethe).


Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro l’ vet’?
Tio estas la patro kun sia filet’.
La infanon li bone per brak’ ĉirkaŭprenas,
De malvarmo gardante, ĉe l’ brusto lin tenas.

„Kial kaŝas, filet’, la vizaĝon vi time?“
„Ĉu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime?
La elfreĝon kun longa trenaĵo kaj kron’?“
„Mia filo, ĝi estas nebula nur zon’!“

„Infaneto amata, ho venu al mi!
La plej belajn ludetojn mi ludos kun vi;
Apud bordo jen brilas floretoj koloraj,
Kaj ĉe mia patrino vestaĵoj la oraj“.