„Ĉu vi tute ne aŭdas, ho mia patreto,
Kion al mi promesas elfreĝ’ en sekreto?“
„Trankviliĝu, infano, kaj kredu al mi:
Murmuretas la vento en velka foli’“.
Venu, bela knabeto, tre bone vi fartos:
Miaj junaj filinoj karese vin vartos;
La filinoj, majstrinoj en danca rondform’,
Balancante, kantante vin lulos al dorm’“.
„Ĉu ne vidas vi tie, patret’ mia kara,
De elfreĝo filinojn en loko malklara?“
„Mia filo, fileto, mi vidas precize:
La maljunaj salikoj prezentas sin grize“.
„Mi vin amas, belul’, ekposedi deziras,
Do mi uzos perforton, ĉar mem vi ne iras!“ —
„Mia patro, li kaptas, li prenas min for!
Al mi faris elfreĝo doloron je l’ kor’!“ —
Frostetremas la patro, akcelas rapidon,
En la brakoj li tenas ĝemantan la idon;
Li alvenas penege al hejma la kort’;
En la brakoj l’ infanon pacigis la mort’.