Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Filet’, filet’, mi vidas precize:
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize“.

„Mi amas vin, ĉarmanta vi mia knabet’,
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet’!“
„Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor’!

La patro tremas, kun granda rapid’
Li rajdas, kaj plende en brak’ ĝemas l’ id’.
Alvenas patr’ al hejma kort’,
L’ infanon prenis jam for la mort’.




VII.
AL LA VESPERA STELO.
(El „Tannhäuser” de Richard Wagner).


Funebre kovras la krepusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras suprenflugi la anim’,
Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim’.

Aperas jen, vi stelo la plej kara:
De malproksimo fluas lumo klara,
Disigas ombrojn ĉarma la radi’,
Amike montras la vojon al mi.

Ravite, ho vespera stel’,
Mi vin salutas sur ĉiel’;