Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Pli alten kiom ĝi leviĝas,
Des pli minacas ĝin danĝero
Kiele cedro altekreska
Alvokas fulmojn el eteroj.

Ripozas aglo la fiera
En ĝia verda pinto alte,
Dum la insektoj-perfiduloj
Malsupre mordas ĝin senhalte.

Profunden iras la radikoj,
For etendiĝas ĉiu branĉo;
Apenaŭ l’ arbo donas ombron,
Faligas ĝin de l’ Mort’ ektranĉo.




XI.
KANTO PRI VENTO.
(El Leo Belmont).


Se havus mi forton kaj spiron de l’ vento,
De l’ viv’ aliiĝus fason’;
Mi estus semanto de ama la sento,
Ŝiranto de ĉia malbon’.

Per polvo friponojn blindigus mi kure,
Falegus malver’-bastion’!
Mi kverkojn fierajn fleksadus terure,
Karesus je roza la kron’.