Paĝo:Grabowski - Nova Antologio, 1909.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ho, karulin’,
Vi kredu ĝin:
Sen vi sopire
Enuas kor’!


XVI.
LA MORTO DE JULIA.
(Ario de Luigi Denza).

Etendite
Sur la litaĵo hela,
Ŝi similis
Al anĝelet’ ĉiela.
Ŝi, anĝelo,
Rompita de sufero,
Min alvokis,
Flugonte for el tero.

Kaj ŝi plendis
Pri kora la doloro,
Ke nur pacon
Deziras ŝia koro,
Kaj sopiris,
Ke Dio sendu morton,
Ĉar por vivo
Ŝi jam ne havas forton.