Ĉi tiu paĝo estis validigita
Esperantujo.[1]
Mi ion deziras, mi havas demandon,
Mi serĉas ian tre belan landon!
Landon kun por mi florantaj floroj,
Kie varmege batas la koroj.
Ho lando belega, ĉu vi ekzistas?
Sur nia tero, kie vi troviĝas?
Lando, varmege deziregata,
Kie vi estas, ho mia amata?
Al via demando mi scias respondon:
Amikaj koroj plenigas la mondon,
Lando floranta jam estas trovata,
ESPERANTUJO ĝi estas nomata.
(1907)
- ↑ Eldono por kanto kaj fortepiano de Barono F. de Ménil M. l. – (Sm. 0.50).