Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


La bildo sen vortoj parolas,
Aŭdigas kaŝitan misteron,
Kaj ion eldiri ĝi volas,
Esprimi al ni ian veron.

Aŭdeble, sen ia eksono,
Ĝi montras la veron trovitan:
Eternan animon de l’bono,
Sekrete en ĝi enblovitan. (1909)


Ĝuego.

Bruletu, ardetu,
Ĉarmega kreskaĵo!
Montetoj, arbaroj,
Herbejoj, kamparoj,
Blua fluaĵo
Aperas, alvenas
Kaj tuj malaperas!
Dolĉaj memoroj,
Iamaj doloroj
Alflugas, forflugas —
Bruletu, ardetu,
Ĉarmega kreskaĵo!