provis, ĝi fordonis oferaĵojn ĉiuspecajn, eĉ la vivo de amataj homoj ne ŝajnis tro altvalora ofero, por trankviligi la ĉiopovan naturon. Ho, kia malĝoja, abomena eraro!
Terurega estis la fulmotondro! Kia timo ekkaptis la homojn, kiam ili rimarkis la minacantajn nubojn, kiuj certe eksplodos kaj eble morton aŭ bruladon forsendos! Kia terura forto estis la fajro, tiel necesa kaj tamen tiel danĝera! La montoj, la montaroj estis timindaj! Oni ne riskis alproksimiĝon al ili, la loĝantoj de la valoj konis iliajn danĝerojn. La nomoj, al ili donitaj esprimis klare la opiniojn de la bedaŭrindaj timemuloj.
Ankaŭ la arbarojn oni timis. Ne nur sovaĝaj bestoj kaj rabistoj tie minacis la vivon, kontraŭ ili oni ja kuraĝe povis batali, multe pli danĝeraj estis la demonoj loĝantaj en la densaĵo. Preskaŭ ĉiu arbaro estis ensorĉita, ne nur la demonoj el la antikva tempo, la diablo mem spionis en la kavoj kaj intermontaĵoj. La diablo! Kiam li eniris la naturon, la lasta brilo de ĝojo aŭ kompreno eliĝis el la nin ĉirkaŭanta mondo! La tero fariĝis preskaŭ infero. Eĉ multaj kreskaĵoj estis diablaj kaj ensorĉitaj, la superstiĉo sternis densan, malluman ombron sur la homan animon. La nokto, la dolĉo, trankviliga amikino de l’homo, kiel malĝoja ĝi fariĝis! Je noktmezo la fantomoj