forlasis la ĉerkojn, la tombejoj estis tiel teruraj, ke jam al ili la pensado glaciigis la sangon de la homoj. La luno kaŭzis timon senliman, ĝi frenezigis la kompatindajn vivulojn. Kometoj anoncis peston kaj militon, kaj kiel danĝeraj fariĝis la planedoj por homo per ia malfavora konstelacio!
Kiu nin liberigis el tiu ĉi honta, malinda stato? Kiu estis la savinto, montrante al ni la naturon je alia, pli ĝoja formo? Ne unu persono havas pri tio la meriton, la homoj kune trovis la ĝustan vojon per siaj poetoj kaj scienculoj.
La poetoj ekkomencis. Iliaj okuloj ne tiel atente observadis kaj rigardis la danĝerojn, kontraŭe, ili kovris per rozkolora vualo la teruraĵojn, ili riskis ŝercan rakonton, ili revivigis la pli gajajn opiniojn de la antikva tempo, ili parolis pri feinoj kaj nimfoj, pri driadoj, pri Eĥo kaj Iriso. La suno estis nomita „nia patrino“, la luno „amiko de la medito“, la steloj „niaj gefratoj“.
Sed la poetoj restus senefikaj sen la helpo de la scienculoj kaj elpensintoj. Pacience, per sennombraj eksperimentoj ili eltrovis la naturleĝojn. La kono de la leĝoj ebligis al ili la venkon de la sfinkso: Naturo! Depost la kaptado de la fulmo la timo iom post iom plimalgrandiĝis. Kuraĝe la homo ekprenis unu forton de la naturo post la alia, inteligente li nun uzas ilin