Saltu al enhavo

Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

por la beno de l’homaro. La teleskopo kaj la mikroskopo kune kun la fotografilo montras al ni la plej intimajn sekretojn de la naturo. Ni vidas devenon kaj morton, eternan ŝanĝadon. Misteroj estas kompreneblaj, nekonataj veroj eltroveblaj, ĉio, kion oni vidas kaj trovas estas simpla, senmirakla kontinueco, nenie ia kaŝita, demona malamiko, sendante friponajn sagojn, estas trovebla, kial do timi? La timo malaperis el la mondo, kiel nebuloj malaperas antaŭ la suno. La lumo de la scienco forigis la timon, nun la poetoj povas senlime kanti pri belaĵoj de la mondo. Ankoraŭ plu — ĉiu koro fariĝis nun poeta! Sentima koro sentas sian unuecon kun la naturo, ni ĉiuj entuziasme amas la naturon, nian patrinon!