ne konsentis floradi. Sunon, aeron, liberan spacon miaj floroj postulis senĉese, la tutan tagon mi aŭdis la mutan sed tamen energian postulon. Mi ja volonte helpis, mi estonte nur plantis malmultajn karulojn, ricevontaj tial sufiĉe da spaco.
Sed jen aliaj malamikoj: la fruktarboj! Ili pligrandiĝis, ilia kreskado rabis la sunon kaj la roson al miaj floroj. Forhakigi la bonajn pom- kaj pirujojn? Ne eble! —
Krom la vivanta, moviĝema mondo de la kreskaĵoj ankaŭ la mondo de la bestetoj altiris mian atenton, mi observis la papiliojn, abelojn kaj formikojn. Estis amuze, observi la abelojn forflugantajn de la papavoj kun grandaj violkoloraj pilkoj de florpolvo.
Ĉarmaj estis la delikataj papiloj ĉirkaŭflirtantaj la florojn! Sed malbona estis ilia idaro, la raŭpoj, manĝante miajn kreskaĵojn. Jen verdgrizaj raŭpoj, tiel similaj al la tiĝoj de la levkojoj, ke ili tute ne estis videblaj. Helverdaj, krispaj raŭpoj, same nevideblaj sur mia bela filiko, formanĝis la delikatajn foliojn, nudaj balailoj baldaŭ troviĝis en iam bela ĝardena angulo. La simileco de la raŭpoj al la filiko estis bona, instrua ekzemplo de „mimikry“[1], sed malbona afero por miaj kreskaĵoj. Cetere miaj rozoj kun
iliaj malamikoj! Ho, vi papilioj, mi komencis
- ↑ mimikry, angla vorto: imitaĉo