Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Nokto, la amikino de la homoj.

Sur la malproksima, malluma ĉielo briletas helaj steloj. Kviete la tero kuŝas en profunda dormo, kiel senzorga infano. Pasis ĉio, kio tage turmentis la homojn, la nokto donas trankvilon al la koroj, kiuj batis tiel laŭte kaj zorgplene.

La nokto estas la vera amikino de la homoj. Kiel bona patrino ŝi alportas al ili pacon, forgeson de la malĝojo. Malrapide kaj afable ŝi paŝas sur nia tero en sia nebuleta vesto, ĉiun ĉagrenon kaj doloron ŝi forprenas de la homoj. Kaj mallaŭte ŝi forlasas la teron kun afabla rideto. —

Kaj kiam nun la nova tago alvenas, li trovas la homojn kun nova forto nova espero.

Facilaj ŝajnas al ili la laboroj kaj la devoj, ĝoje kaj danke batas la koroj.

Bela nun estas por la homo la vivo, li ne timas la danĝerojn, denove li amas la mondon, ĝoje li salutas la belan verdan teron!