Paĝo:Heine - Atta Troll, 1925, Zanoni.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sia plena koro, kaj „havi opiniaron“ fariĝis „atuto“. Mi rememoras pri tiutempa verkisto, kiu aljuĝis al si specialan meriton pro tio, ke li estis malkapabla verki. Pro sia ligneca stilo li ricevis arĝentan honorpokalon.

Pro la eternaj dioj! — tiutempe estis plej grave, defendi la ne fordoneblajn rajtojn de l’ spirito kaj precipe en la poezio. Kiel tiu defendado estis la ĉefa tasko de mia vivo, tiel mi ĝin malplej multe forgesis en ĉi tiu poemo; same ĝia tono kiel ĝia enhavo estas protesto kontraŭ la plebiscitoj en la taga gazetaro. Kaj efektive, jam la unuaj fragmentoj, presitaj el „Atta Troll“, ekscitis la galon de miaj karakterherooj, miaj „romanoj“, kiuj min kulpigis ne nur pri literatura, sed ankaŭ pri socia malprogresemo, eĉ pri mokado kontraŭ plej sanktaj homarideoj.

Koncerne la estetikan valoron de mia poemo: mi volonte pri ĝi rezignis kaj faras tion ankoraŭ nun; mi ĝin skribis je miaj propraj ĝojo kaj plezuro, en la kaprica sonĝmaniero de tiu romantika skolo, en kiu mi travivis miajn plej agrablajn jarojn de junaĝo kaj fine batis la skolestron. En tiu ĉi rilato mia poemo eble estas riproĉinda. Sed vi mensogas, Brutus, vi mensogas, Cassius, kaj ankaŭ vi mensogas, Asinius, asertante, ke mia mokado trafas tiujn ideojn, kiuj estas valora akiraĵo de l’ homaro, kaj por kiuj mi mem tiom batalis kaj suferis! Ne, — ĝuste tial, ĉar tiuj ideoj konstante sin prezentas al la poeto en plej brila klareco kaj grandeco, tiom pli nekontraŭstareble lin kaptas ridemo, kiam li vidas, kiel krude, maldelikate kaj mallerte tiuj ideoj povas esti interpretataj. Tiaokaze li ŝercas kvazaŭ pri ilia laŭepoka „ursa