aŭ kiel konstantaj gastoj de klubo, kie ili vespere sin refreŝigas patriote per vinbera suko de l’ Rejno kaj per „marumitaj slesvigo-holstein’aj“ ostroj.
Kun speciala intenco mi ĉi supre menciis, en kiu periodo estiĝis „Atta Troll“. Tiutempe prosperis la tielnomata politika poeziarto. La opozicio, kiel Ruge diras, vendis sian ledon kaj fariĝis poezio. La muzoj ricevis la severan ordonon, de nun ne plu vagadi mallabore kaj ventanime, sed preni okupon patriotan ekz. kiel provizistinoj de la libereco aŭ kiel lavistinoj de la kristana-germana nacieco. Naskiĝis en la germana bardaro tiu patoso vaga kaj senfrukta, tiu senutila nimbo de entuziasmo, kiu „malatentante la morton“ sin ĵetis en oceanon de ĝeneralaĵoj, kaj kiu min ĉiam memorigis pri la amerika maristo, kiu tiom ekstaze entuziasmiĝis por generalo Jackson, ke iam li saltis de la pinto de masto en la maron, kriante: „Mi mortas por generalo Jackson!“ Vere, kvankam ni germanoj ankoraŭ ne posedis ŝiparon, ni tamen jam havis multajn entuziasmajn maristojn, kiuj „mortis por generalo Jackson“ — per versoj kaj prozo. Tiam la talento estis tre malŝatata kvalito, ĉar ĝi supozigis suspekton pri senkaraktereco. Fine, post miljara cerbumado, la enviema senpotenceco trovis sian armilegon kontraŭ la trokuraĝaĵoj de l’ geniulo: ĝi trovis la antitezon inter talento kaj karaktero. Estis preskaŭ persona flataĵo por la amaso, kiam ĝi aŭdis la aserton: la karakteruloj estas ja ordinare malbonaj muzikistoj, sed male la bonaj muzikistoj estas kutime tute ne karakteruloj; do „havi difinitan opiniaron“ estas la ĉefafero en la mondo, ne la muziko! Malplenaj kapoj nun rajte obstinis pri