Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

germanaj mobilizaj aranĝoj (Flavlibro No. 103). Ankaŭ la caro citis en siaj telegramoj neniam kaj nenie ion pri la germanaj militistaj aranĝoj, kiuj laŭ la klarigoj de lia registaro estis konsiderataj kiel la kaŭzo por la rusa ĝenerala mobilizo.

La nevereco de la kaŭzigo por la rusa ĝenerala mobilizo peer germanaj aranĝoj estas nepre klarigata per la fakto, ke la franca Flavlibro (No. 102) konfirmas, ke la rusa ĉefstabestro eldiris al la germana militista rajtigito ankoraŭ la 29an de Julio sian honorparolon pri tio, ke la militistaj aranĝoj de Rusujo estas direktataj nur kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo, ne ankaŭ kontraŭ Germanujo. se Rusujo kredis scii ion pri militistaj aranĝoj de Germanujo, ĉu la rusa ĉefstabestro havis iun kaŭzon por tia honorparolo? Kaj se poste informoj pri minacaj germanaj militistaj aranĝoj estus venintaj al la rusa registaro — kiel S-ro Sasonow ja asertis al la franca kaj angla ambasadoroj, sed neniam al la germana ambasadoro — ĉu tiakaze la rusa ĉefstabestro ne havis pro la eldirita honorparolo la plej urĝan kaŭzon, interparoli kun la germana militista rajtigito pri la situacio ŝanĝita per tiaj informoj? Kaj tio devis okazi antaŭ kiam oni faris la ne rebonigeblan paŝon de ĝenerala rusa mobilizo, ĉu ne? Nenio el tio ĉi okazis. Rusujo kaŭzigis sian ĝeneralan mobilizon nur al aliaj ŝtatoj per la laŭdiraj germanaj aranĝoj; al la germana imperiestro, al la germana ambasadoro kaj al la germana militista rajtigito Rusujo neniam laŭtigis vorton demandan, eĉ ne plendan pro la lŭdiraj germanaj preparoj, pli vere ĝi eldiris ĉiam trankviligajn asertojn.

3. la rifuzo de Aŭstrio-Hungarujo, allasi intervenon de la ŝtatoj. — Ĉi tiu de la angla ambasadoro al London sendita kaŭzigo vere groteske efikas kompare al la fakto, ke unuflanke nova, de Sir Edward Grey inciatita propono pri perado estis transdonita de la germana registaro la antaŭan tagon kaj ke la respondo al ĉi tiu propono ankoraŭ ne estis donita de Aŭstrio, — ke aliflanke la 10an de Julio postagmeze estis okazinta en Wien diskuto inter grafo Berchtold kaj la rusa ambasadoro, kiun tuj telegrafis al Paris la franca ambasadoro en Wien kiel diskuton de granda graveco („un entretien de haute importance”) kaj kiu laŭ lia opinio permesis kredi, ke ankoraŭ ne estas perdita ĉiu ŝanco pri lokalizo de la konflikto („permettait de croire que toute chance de localiser le conflit n’était pas perdue”). (Flavlibro No. 104)

La de Sir Edward Grey la 29an de Julio farita propono pri perado estis jena: Aŭstrio-Hungarujo devige promesu, post la konkero de Belgrad kaj de la serba apudlima teritorio, ne marŝi pli antŭen, dum la ŝtatoj provus atingi, ke Serbujo donu al Aŭstrio-Hungarujo kontentigan satisfakcion. La de la aŭstri-hungara armeo okupita teritiorio estu forlasata post donita satisfackio. Sir Edward Grey komunikis ĉi tiun proponon la 30an de Julio al la angla ambasadoro en Petrograd kaj aldonis:

„I suggested this yesterday as possible relief to the situation, and, if it can be obtained, I would earnestly hode that it might be agreed to suspend further military preparations on all sides.” „Mi propone eldiris ĉi tion hieraŭ kiel eblan plifaciligon de la situacio, kaj, se ĉi tiu povus esti atingata, mi serioze esperus, ke oni povus interkonsenti ĉesigi ĉiujn pliajn militistajn preparojn.” (Blulibro No. 103)

Ĉi tiu propono estis transsendata al la aŭstri-hungara registaro kaj estis helpata de Germanujo, same de la franca kaj angla ambasadoroj ĉe la rusa registaro (Flavlibro No. 112). La propono ankoraŭ ne estis respondita de Aŭstrio, kaj ankaŭ Rusujo ankoraŭ ne estis eldirinta sian opinion pri ĝi, kiam