Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun la rusa regitaro pri la noto al Serbujo, eĉ rilate ĝian materian enhavon („que son Gouvernement était prêt à discuter avec le Gouvernement russe la note à la Serbie, même quant au fond”), (Flavlibro No. 121)

La aŭstri-hungara registaro do estis farinta la 30an de Julio decidigan paŝon sur la vojo de cedemo, ree komencante la senparajn intertraktojn kun Rusujo kaj samtempe konsentante, eniri en diskuton materian pri la al Serbujo direktita noto, — diskuto, kiun oni ĝis nun estis rifuzinta obstine. La kaŭzo por ĉi tiu decidiga cedemo de Aŭstrio-Hungarujo, kiu devis rabi por la momento la akutan karakteron de la krizo, estas facile konstateble, se oni citas la germanan Blanklibron. La 28an de Julio la germana imperiestro estis telegrafinta al la caro:

„Memorante la koran amikecon, kiu de longa tempo forte interligas nin ambaŭ, mi sekve intermetas mian tutan influon, por ke mi igu Aŭstri-Hungarujon celi sinceran kaj kontentigan interkonsenton kun Rusujo.”

Kaj en la telegramo de la 29a de Julio al la caro la germana imperiestro diris:

„Mi opinias, ke senpera interkonsento inter via registaro kaj Wien estas ebla kaj dezirinda, interkonsento, kiun — kiel mi jam telegrafis al vi — mia registaro klopodas helpi per ĉiuj fortoj.”

Ni jam ĉi tie akcentu, ke la imperiestro aldonis: „Kompreneble militistaj aranĝoj de Rusujo, kiujn Aŭstri-Hungarujo povus konsideri kiel minacon, akcelus malfeliĉon, kiun ni ambaŭ deziras eviti; ili ankaŭ subfosus mian pozicion de peranto, kiun mi volonte akceptis pro via alvoko al mia amikeco kaj helpo.”

Ĉi tiu interrilato estas certigata per telegramo de Sir Edward Grey al la angla ambasadoro en Petrograd, datita la 31an de Julio (Blulibro No. 110), laŭ kiu la germana ambasadoro en London komunikis al Grey, ke kiel rezulto de instigo de la germana registaro („as a result of suggestions by the German Governement”) interparolo okazis en Wien inter grafo Berchtold kaj S-ro Schebeko, kaj ke la aŭstri-hungara ambasadoro en Petrograd ricevis la instruon, interrilatigi sin kun la rusa ministro por eksteraj aferoj, doni al ĉi tiu klarigojn pri la aŭstri-hungara ultimato al Serbujo kaj diskuti ĉiujn instigojn kaj demandojn, kiuj koncernas la aŭstri-hungar-rusajn interrilatojn. Sir Edward Grey aldonis, ke li ekkonatiĝis je granda kontetiĝo kun ĉi tiu rekomenco de la senpera interparolo inter Aŭstri-Hungarujo kaj Rusujo.

Sekve, kontraŭe al la asertoj de la franca Flavlibro, ke Germanujo en neniu momento serioze konsilis al Wien repacigan akordemon, estas nepre konstatite, ke pro la interveno de la germana imperiestro la aŭstri-hungara registaro cedis la 30an de Julio al la ĝis tiam konstante rifuzita rusa deziro je diskuto pri la noto al Serbujo. Plue — per la franca Flavlibro estas atestate, ke la rusa ambasadoro en Wien konsideris la cedeman deklaron de grafo Berchtold tre valor kaj tuj komunikis ĉi tiun deklaron al siaj angla kaj franca kolegoj. Plue — per la franca Flavlibro estas konstatite, ke la franca ambasadoro en Wien havis pro la cedemo de grafo Berchtold la esperon pri lokalizo de la konflikto kaj ke la angla ambasadoro, sen antaŭa demando al London, eldiris la plenan konsenton de Foreign Office rilate la agmanieron interkonsentitan inter grafo Berchtold kaj la rusa ambasadoro.

Sed estas ankaŭ fakto, ke la rusa Oranĝilbro ne montras iun informeton pri ĉi tiu decidiga cedemo de Aŭstrio-Hungarujo, kaj fine estas fakto, ke ĉi per la ĝenerala mobilizo, kiu faris la militon neevitebla.