Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Krom tio — la ĝenerala mobilizo tute surprizis la du Entente-Kunulojn de Rusujo, kiuj salutis kun granda kontentiĝo la cedemon de Aŭstrio laŭ siaj propraj dokumentoj kiel esperon pri paco. Pruvo por ĉi tio: La 31an de Julio, je la 7a vespere, la germana ambasadoro en Paris vizitis la francan ministerian prezidanton kaj ministron por eksteraj aferoj, S-ron Viniani, por komuniki al li, ke Germanujo estis devigata per la ĝenerala rusa mobilizo, proklami la staton de minacanta militodanĝero kaj postuli de Rusujo la neniigon de la mobilizo. Al tio ĉi S-ro Viviani respondis, ke „li neniel estas informita pri laŭdira mobilizo de la rusaj armeo kaj militŝiparo” (nullement renseigné sur une prétendue mobilisation totale de l’armée et de la flotte russes) (Flavlibro No. 117). Ankaŭ la angla ambasadoro en Paris raportis ankoraŭ en la malfrua vespero de la 31a de Julio al la Foreign Office, ke lia kolego Iswolsky scias eĉ ne iometon pri ĝenerala rusa mobilizo (Blulibro No. 117).

Sekve — ĉar la de Rusujo prezentitaj kaŭzoj por la subita ĝenerala mobilizo estis nur facile travideblej pretekstoj, kaj ĉar Rusujo, — eĉ sen ia informo al Anglujo kaj Francujo — ekfaris la pro ĝiaj konekvencoj gravan aranĝon en tiu momento, en kiu esperplena angla propono pri perado estis prezentita kaj en kiu la de Germanujo atingita cedemo de Aŭstrio-Hungarujo devis forigi la akutan militodanĝeron, por tia agado restas nur unu klarigo:

La personoj, kiuj en tiu momento havis en Rusujo la decidopovon, volis — vidante la pro germana klopodado sin montrantan cedemon de la aŭstri-hungara registaro — rompi ĉiujn pontojn al paco kaj fari la militon neevitebla.

Se ĉi tiu nepre klara konkludo ankoraŭ bezonas verigon, ĝi ricevas ĝin per la sintenado de Rusujo post la transdono de la germana ultimato.

Dum Germanujo, kiu ĝis tian estis deklarinta la rusan mobilizon militkazo, unue kontentiĝis proklami la staton de minacanta militodanĝero, kiu ankoraŭ ne estas egala al mobilizo, kaj lasis al la rusa registaro tempon de 12 horoj (finiĝantan la 1an de Aŭgusto tagmeze), por neniigri ĝian mobilizon, Rusujo lasis la germanan ambasadoron sen iu respondo, ankaŭ ne faris iun provon, deturni per perado de tria instanco la ekstremon, sed komencis la malamikaĵojn en la nokto de la 1a ĝis la 2a de Aŭgusto sur tri lokoj de la prusa landlimo.

Kontraŭ tiu ĉi ne fordiskutebla aferstato la franca registaro kuraĝas publikigi jenan priskribon (Cirkulera noto de la franca registaro de la 1a de Aŭgusto, Flavlibro No. 120):

„Fine Aŭstrio-Hungarujo sin montris preta, materie diskuti kun Rusujo la enhavon de sia ultimato al Serbujo. Rusujo estas preta, komenci intertrakton sur la bazo de la angla propono (le Gouvernement russe est prêt à entre en négociation sur la base de la proposition anglaise). Malfeliĉe ĉi tiuj esperoj pri paca solvo estas detruataj per la ultimato de Germanujo, kiu postulas de Rusujo la neniigon de la mobilizo. la ultimato estas senrajta, ĉar Rusujo estas akceptinta la anglan proponon, kiu enhavas ankaŭ la ĉesigon de militistaj preparoj de ĉiuj ŝtatpotencoj (puisque la Russie a accepté la proposition anglaise qui implique un arrêt des préparatifs militaires de toutes les Puissances). La sintenado de Germanujo pruvas, ke i volas la militon.”

Pli facilanime oni vere ne povas falsi fariĝantan historion.

Ĝuste ja estas, ke Aŭstrio-Hungarujo sin montris cedema kaj per tio vere rajtigis esperi la konservon de la paco. sed la franca cirkulera noto prisilentas, ke ĉi tiu cedemo naskiĝis el germana klopodo; la franca ministro por eksteraj aferoj eĉ aroge deklaris la 4an de Aŭgusto al la Ĉambro de deputitoj, ke