Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— ĉi tiu atenda sintenado konsistis ĝis tiam el la daŭro de la militaj preparoj ĝis la ĝenerala mobilizo —.

Tian kontraŭproponon sin distingantan per vere klasika naiveco nomas la franca registaro antaŭ siaj diplomataj reprezentatoj, antaŭ sia parlamento kaj antaŭ la kulturmondo: la akcepto de la angla propono, kiu ankaŭ enhavis la ĉesigon al la militistaj perparoj.

Ke Rusujo tute ne intencis ĉesigi siajn militistajn preparojn, cetere S-ro Sasonow konfirmis ankoraŭ tute special la 31an de Julio, okaze de la prezento de sia kontraŭpropono, al la angla ambasadoro, deklarante, „it was, of course, impossible to stop a mobilisation which was already in progress” (ke nature estas neeble, haltigi mobilizon, kiu jam estas progresanta).

Eĉ ne plej senĝena renverso sekve povas malaperigi la fakton, ke rusujo trorapidigis la ĝeneralan mobilizon, kiu certigis la militon, tuj post kiam la aŭstri-hungara, de Germanujo kaŭzita cedemo denove starigis la esperon pri konservo de la paco; kaj Rusujo faris ĉi tion, informante nek siajn kontraŭulojn nek siajn konfederitojn; sed Germanujo sin retenis en siaj kontraŭaranĝoj ĝis la limo de memkonservo. La kompetentaj rondoj de Rusujo volis la militon kaj ili volis ĝin kun duobla bruteco, kiam ekstaris la espero pri paca kompromiso.

La kunkulpuloj

Ĉar el la ĉi-supraj klarigoj, kiuj ĉiuj senescepte estas bazitaj nur sur dokumentoj de la Triple-Entente-registaroj, evidentiĝas kun ne renversebla certeco, ke la kompetentaj personoj de Rusujo volis la militon kaj ĝin eldevigis, ekstaras la demando, kiel ĉi tiu decido portanta mondgravan respondecon povis ekesti.

La deviga kaŭzo de memkonservo ne bezonas esti konsiderata, ĉar Rusujo ne estis minacata de iu.

Same la ŝirmo al Serbujo ne estas konsiderinda; ĉar unue Serbujo ne estis protektata de Rusujo tiel, ke Rusujo politike kaj morale havis la devon, ŝirmi Serbujon, kaj due Aŭstrio estis sindevige promesinta al kelkaj grandaj ŝtatpotencoj, ke ĝi respektos la teritorian kompletecon kaj la surverenecon de Serbujo.

Eĉ la konservo de la rusa prestiĝo sur la Balkano ne plu estis — post la de Aŭstrio-Hungarujo montrita cedemo — afero, kiu povis motivigi la ekprenon de la militiloj.

La nasko de la milito sekve estis por Rusujo nura afero de oportuneco. Pro manko de devigaj motivoj la decido por la milito povis esti akceptigata per la konvinkeco: la okazo estas oportuna, venki tiujn grandajn ŝtatpotencojn, kiuj al la rusaj kompetentaj personoj ŝajnis esti la malhelpo sur la vojo de ilia politiko.

Havante nur sian propran forton, Rusujo estus riskinta ekmiliti kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo kaj Germanujo ekstremkaze nur pro defendo de naciaj vivinteresoj, sed neniam el la konsidero pri verŝajneco de la sukceso. Sekve nur la certeco pri la aktiva kunago de aliaj grandaj ŝtatpotencoj povis ebligi al la regantaj rondoj de Rusujo la decidon por la milito. La sintenado de la du aliaj ŝtatpotencoj de la triobla interkonsento sekve devis enhavi decidigan influon al la rusaj decidoj.

Por tio ĉi la dokumentoj de la Triple-Entente-registaroj enhavas la pruvon.