Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ambasadoro kun ĉi tiu kaj Sir G. Buchanan (Blulibro No. 6), Sasonow postulis, ke Anglujo deklaru sin solidara kun Rusujo kaj Francujo; al tio Buchanan tre prudente respondis:

„I could not, of course, speak in the name of His Majesty’s Government, but personally I saw no reason to expect any declaration of solidarity from His Majesty’s Government that would entail an unconditional engagement on their part to support Russia and France by arms. Direct British interest in Servia were nil, and a war on behalf of that country would never be sanctioned by British public opinion.” „Kompreneble mi ne povus paroli nome de la registaro de Lia Majesto; sed mi mem ne vidas kaŭzon, esperi de mia registaro ian deklaron pri solidareco, kiu enhavas senkondiĉan devigan promeson pri milithelpo al Rusujo kaj Francujo. La senperaj britaj interesoj en Serbujo estas nulaj, kaj milito pro ĉi tiu lando neniam estos sankciata de ia brita publika opinio.”

Kiel la franca ambasadoro kondutis kontraŭ S-ro Sasonow, ne estas tutcerte konstateble, ĉar la franca Flavlibro enhavas — tio estas karakteriza — neniun raporton pri ĉi tiu grava interparolo, kaj Sir G. Buchanan nur diras en sia raporto, ke lia franca kolego „donis al li la komprenon” (gave me to understand), ke Francujo plenumos ĉiujn devojn, kiuj estas starigitaj en ĝia alianco kun Rusujo. Tia sintenado lasis duba la neŭtralecon de Francujo en rusa atakmilito. Fakte Francujo donis, kiel ni konstatos, nur en plu posta momento al la rusa registaro la promeson pri senkondiĉa milithelpo.

Ni nun konsideru, kiel la sintenado de Francujo kaj Anglujo evoluis.

Francujo

La franca registaro sendube sin trovis en grava embaraso. Unuflanke ĝia tuta politiko de jardekoj estis adaptita al la plej intima kunago kun Rusujo, aliflanke tro premante pezis la respondeco, senkondiĉe elekti en la malbona serba afero la partion de Rusujo kaj riski militon kontraŭ Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo sola kune kun Rusujo.

La francaj ŝtatregantoj pro tio estis emociitaj per duobla timo: unue — per la timo, naski malkonfidon en la rusa regitaro kaj izoli Francujon per malfirmigo de la francaj-rusaj interrilatoj; due — per la timo, resti sola kun Rusujo en milito kontraŭ Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo.

La rezulto el la unue citita timo estis, ke la franca registaro rifuzis provi kiel ajn efiki je Petrograd en paca senco, kion en Petrograd oni estus povinta konsideri kiel ioman malproksimiĝon de Francujo for de Rusujo. La diversaj urĝaj paŝoj, kiujn la germana ambasadoro entreprenis en Paris post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo, por klare montre al la franca kabineto la seriozan gravecon de la situacio kaj por atentigi, kiel necesa estas moderiga influo de Francujo en Petrograd, ĉi tiuj paŝoj estis akceptataj iam kun la plej granda malkonfido kaj suspektataj kiel provo, per kojno disigri Francujon kaj Rusujon.

Kiam post la transdono de la aŭstri-hungara noto la germana ambasadoro en Paris eldiris al la franca registaro la korektan kaj lojalan klarigon, ke la germana registaro konsideras la aferon ordigot nur inter Aŭstrio-Hungarujo kaj serbujo kaj urĝe deziras la lokalizon de la konflikto pro tio, ke ĉiu interveno de alia ŝtato povus estigi nekalkuleblajn sekvojn per la natura interefiko de la ekzistantaj aliancoj, la eĥo de ĉi tiu komuniko estis artikolo en „Echo de Paris”, kies intimaj rilatoj al la Quai d’Orsay estas konataj. En ĉi tiu