Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

artikolo la paŝo de la germana ambasadoro estis signata kiel „menace allemande” (germana minaco). (Flavlibro No. 36)

Kiam post du tagoj, la 26an du Julio, la germana ambasadoro proponis al la franca registaro, peri ĉe la rusa registaro en la senco de paco, kaj aldonis, ke Aŭstrio-Hungarujo laŭ la al Rusujo eldiritaj klarigoj aspiras nek teritorian pligrandiĝon nek malutilon al la sendifekteco de Serbujo, sed nur sian propran sekurecon, oni respondis, ke Rusujo estas farinta nenion, kio dubigas pri ĝia moderiĝo; sed Germanujo peru en Wien, por malhelpi militistajn agojn kontraŭ Serbujo (Flavlibro No. 56). Kaj kiam la germana ambasadoro, avertita per la sintenado de „Echo de Paris”, proponis transdoni al la gazetaro pri la interparolo noton, per kiu estu publikigate, ke li estas ekzameninta en nova interparolo kun la ministro por eksteraj aferoj la rimedojn por konservo de la paco en plej amika maniero kaj en sento pri paca solidareco, tiam la ideo pri publika elmontro de „solidarité pacifique” kun Germunajo ekscitis veran teruron (Flavlibro No. 57), kaj la proponita de la germana ambasadoro noto fine estis komunikata al la gazetaro sen la suspekta esprimo pri solidareco kaj amika maniero. — „Cette rédaction, volontairement terne, évitaiit une solidarité avec l’Allemagne qui pourrait être mal interprêtée” (ĉi tiu intence senkolora redakto evitis solidarecon kun Germanujo, kiu povus esit malĝuste interpretata). Tiel oni povas legi en cirkulera noto, kiun la franca ministerio por ekesteraj aferoj sendis al siaj eksterlandaj misioj pri ĉi tiu grava kazo (Flavlibro No. 62). La sama cirkulera noto aldonis, ke la pleij verŝajna klarigo pri la paŝo de S-ro von Schoen estas, ke li provis kompromiti Francujon rilate Rusujon (à compromettre la France au regard de la Russie). La franca ministro por ekesteraj aferoj p. i. esprimis per plua cirkulera noto sian fieron, ke la germana ambasadoro estas vane provinta enigi Francujon en solidaran german-francan agon en Petrograd (a vainement tenté de nous entraîner dans une action solidaire franco-allemande à Pétersbourg). Li ripetas la aserton, ke Rusujo estas doninta la plej grandjn pruvojn pri sia moderiĝo kaj ke Rusujo neniel minacas la pacon, sed ke oni devas agi en Wien kaj ke ĉiu danĝero venas el Wien (Flavlibro No. 85).

El neniu dokumento de la franca Flavlibro kaj same ne el la rusa Oranĝlibro kaj la angla Blulibro montriĝas, ke Francujo kuraĝis en kiu ajn momento, doni al la rusa registaro seriozan konsilon en pacema senco; aŭ oni devas konsideri la esprimon de la deziro, ke Rusujo evitu ĉiujn aranĝojn, kiuj povus prezenti al Germanujo pretekston por mobilizo (Flavlibro No. 102), kiel sinceran peradon en pacema senco; sed tiaj deziroj en vereco estas konsiderindaj pli ĝuste kiel taktikaj montroj, por reteni Germanujon tiel longe, ĝis kiam estis atingita la certeco pri milithelpo de Anglujo, tiutempe de Francujo ĉiurimede aspirata.

La senkondiĉan certigon de la angla alianceco, ne de iu perado, celis en tiuj krizemaj tagoj la klopodoj de la franca diplomatio, kaj tiom longe, kiom ĉi tui celo ne estis atingita, ankaŭ la decidiga vorte ne estas eldirita al Rusujo. Negrave estas, ĉu el la franca Flavlibro oni ricevas la certan impreson, kvazaŭ la franca helpo al Rusujo estis tute certega eĉ tiel, ke aparta klarigo pri ĝi al Rusujo — cetere tian klarigon oni vane serĉus en la Flavlibro — tute ne estis necesa, — la Oranĝlibro de la rusa konfederito pli bone scias! En ĉi tiu estas presita telegrafa dekreto de Sasonow al Iswolsky de la 29a de Julio (Oranĝlibro No. 58), nome kiel la lasta el dek dokumentoj, datitaj je la 29a de Julio, tiel ke oni rajtas supozi, ke ĉi tiu tele-