Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gramo estas sendita nur je malfrua vespero de la 29a de Julio. Per la dekreto Iswolsky ricevas la ordonon „d’exprimer au Gouvernement français notre sincère reconnaissance pour la déclaration que l’Ambassadeur de France m’a faite en son nom en disant que nous pouvons compter entièrement sur l’appui de notre alliée, la France” (esprimi al la franca registaro nian sinceran dankon pro la deklaro, kiun la franca ambasadoro eldiris al mi en la nomo de la franca registaro, nome ke ni povas nepre kalkuli je la helpo de nia aliancano, Francujo). Sasonow aldonis: „Dans les circonstances actuelles cette déclaration nous est particulièrement précieuse” (en la nunaj cirkonstancoj ĉi tiu deklaro estas tute speciale valora al ni).

El ĉi tio do rezultas, ke Francujo en la vespero de la 29a de Julio, ne pli frue kaj ne pli malfrue, estas eldirinta al Rusujo la specialan kaj senrezervan deklaron pri milithelpo.

Kial ne pli frue? Kaj kial Francujo trovis je la 29a Julio la decidkapablon por ĉi tiu decidiga paŝo? Oni serĉu la respondon en

Anglujo.

La rilatoj de Francujo al Anglujo havas de post 1905 la oficialan nomon „Entente cordiale”. Interkonsento, ne alianco. En la angla parlamento la pri la ekstera politiko respondecaj ministroj ĉiam deklaris, ke iu laŭalianca devigateco el la kora interkonsento inter la du nacioj ne ekzistas; por Anglujo ne ekzistas iu deviga promeso; neniel oni antaŭfiksis la decidon de la parlamento.

Hodiaŭ ni scias pli multe.

Inter Sir Edward Grey kiel ŝtatsekretario de la brita Foreign Office kaj S-ro Paul Cambon kiel ambasadoro de la franca respubliko estis interŝanĝitaj je la 22a kaj 23a de Novembro 1912 leteroj, el kiuj la letero de Grey — kiun Paul Cambon konfirmis nur laŭ ĝia preskaŭa teksto — trovu ĉi tie lokon (Blulibro No. 105, aldono 1):

Foreign Office, November 22, 1912

My dear Ambassador,

From time to time in recent years the French and British naval and military experts have consulted together. It has always been understood that such consultation does not restrict the freedom of either Government to decide at any future time whether, or not, to assist the other by armed force. We have agreed that consultation between experts is not, and ought not, to be regarded as, an engagement that commits either Government to action in a contingency that has not arisen and may never arise. The disposition, for instance, of the French and British fleets, respectively at the present moment, is not based upon an engagement to cooperate in war.

You have, however, pointed out that, if either Government had grave reason to

Foreign Office, la 22an de Novembro 1912.

Mia kara ambasadoro!

De tempo al tempo en la lastaj jaroj la francaj kaj la britaj militŝiparaj kaj militistaj aŭtoritatuloj interkonsiliĝis. Ĉiam ekzistis interkonsento pri tio, ke tiaj interkonsiliĝoj ne limigu la liberecon de ambaŭ registaroj, estonte decidi pri tio, ĉu ili volas helpi unu la alian per sia armita potenco ĉu ne. Ni interkonsentis, ke interkonsiliĝoj de kompetentuloj ne estu deviga promeso aŭ reprezentu tian, kiu devigu unu el la ambaŭ registaroj, agi en kazo, kiu ne naskiĝis kaj espere neniam naskiĝos. Ekzemble la dislokigo de la franca kaj brita ŝipaloj en la nuna momento ne estas kaŭzita per iu deviga promeso, kunagi en milito.

Sed vi esprimis, ke, se unu el la ambaŭ registaroj havus gravan kaŭzon, atendi ne ekscititan atakon flanke de tria ŝtato, povus fariĝi grave scii, ĉu en ĉi tiu kazo ĝi