Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
„I said that England could play the rôle of mediator at Berlin and Vienna to better purpose as friend who, if her counsels of moderation were disregarded, might one day be converted into an ally, than if she were to declare herself Russia’s ally at once.” „Mi diris, ke Anglujo povas ludi la rolon de peranto en Berlin kaj Wien kun pli bonaj esperoj kiel amiko, kiu, se liaj konsiloj por moderiĝo ne estus atentataj, povus fariĝi iun tagon aliancano (t. e. de Rusujo), ol se Anglujo jam en la komenco sin deklarus aliancano de Rusujo.”

La vorto pri la „honesta maklero” certe ne povas esti uzata rilate al tia „mediator”.

Nekonsidere ke Sir Edward Grey pro la Entente-rilatoj al Francujo kaj ankaŭ al Rusujo ne havis la senpartiecon kaj la internan liberecon, kiuj solaj estus igintaj lin kapabla por la aspirata de li — kiel en aliaj kazoj tiel ankaŭ en la konflikto pro Serbujo — rolo de peranto kaj arbitracia juĝisto, — li estis — en supozo pri la sincereco de siaj propraj pacemaj intencoj — en malfacila situacio koncerne al siaj ministeriaj kolegoj, kies sintenado en la demando pri milito aŭ paco ne estis unuanima; ĉi tion faris evidenta antaŭ la tuta mondo la posta eksiĝo de la tri pacamikoj.

Komence Sir Edward Grey iom kontraŭstaris al la urĝado de Rusujo kaj Francujo koncerne tujan klarigon pri solidareco. Li nepre aprobis la de Buchanan al Sasonow je la 24a de Julio diritajn klarigojn, el kiuj estis la plej grava, ke Anglujo verŝajne ne povas akcepti senkondiĉan devon por milithelpo al Francujo kaj Rusujo, ĉar la publika opinio en Anglujo ne sankcios militon pro Serbujo (Blulibro No. 6); li eĉ speciale konfirmas:

„I do not consider that public opinion here would, or ought to, sanction our going to war over a Servian quarrel.” „Mi ne kredas, ke la publika opinio ĉi tie sankcius aŭ devus sankcii militiron pro serba konflikto.” (Blulibro No. 24)

La sintenado de Anglujo tre malagrable tuŝis en Petrograd kaj en Paris; ĉi tio ja ne estas konstatebla el la publikigitaj dokumentoj, sed el la gazetaro de tiuj tagoj.

La rusa kaj franca diplomatioj provis influi Sir Edward Grey-on per la aserto, ke la danĝero sidas en tio, ke la germana registaro konsideras la neenmiksiĝon de Anglujo kiel certan; tuj kiam Anglujo neŝanceliĝe ekprenus la partion de Rusujo kaj Francujo, Germanujo premus Aŭstrio-Hungarujon kaj la militodanĝero estus forigita (Blulibro No. 17). Sir G. Buchanan nepre trafe respondis ankoraŭ la 27an de Julio al S-ro Sasonow post ĉi tiu ĉiam ripetata argumentado, ke li eraras, kredante ke tia sintenado servus al la paco; per tia minaco Germanujo estos nur persistigata („Their attitude would merely be stiffened by such a menace”) (Blulibro No. 44).

Dum la angla ambasadoro en Petrograd tiamaniere eldiris, kio ja estis komprenebla per si mem, nome ke minaco de Anglujo al Germanujo ne nur maltrafus sian celon, sed certe pliakrigus la krizan situacion, oni komencis en London cedi al la urĝado de Francujo kaj Rusujo.

Sir Edward Grey unue lasis sin instigi de Paul Cambon al sia propono pri konferenco, nome en jena formo: la brita kabineto postulu de la germana registaro „de prendre l’initiative d’une démarche à Vienne pour offrir une médiation, entre l’Autriche et la Serbie, des quatre Puissances non directement intéressées” (ekiniciati en Wien aranĝon, por proponi peradon, inter Aŭstrio kaj Serbujo, de la kvar ŝtatpotencoj ne senpere interesitaj) (Flavlibro No. 32). La propono estis neprosperiga a priori; ĉar nekonsidere ke ĝi volis igi Germanujon, ĉe sia ligano preni iniciaton, kiun Francujo time rifuzis ĉe Rusujo,