Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— la aŭstri-hungara vidpunkto, ke enmiksiĝo aŭ perado de iliaj en la aŭstri-hungara-serba konflikto ne estas akceptebla, estis konata; kaj plue — per la akcepto de la Grey-Cambon-a propono Aŭstrio-Hungarujo eo ipso estus rekoninta Rusujon kiel „Puissance directement intéressée”, (ŝtatpotencon senpere interesitan), kio estis nepre kontraŭa al la opinioj kaj intencoj de Aŭstrio-Hungarujo. Sed — logante Sir Edward Grey-on sur ĉi tiun glaciejon — Paul Cambon atingis, per la certe eldirota rifuzo de Germanujo, plimalboniĝon de la humoro en la angla kabineto kontraŭ Germanujo.

Krome el la rondo de la brita registaro montriĝis iuj kuraĝigoj por Francujo kaj Rusujo. Kiuj fortoj tiurilate efikis, rezultas el la kunmeto de du telegramoj (Flavlibro No. 63 kaj No. 66), kiujn la franca diplomata negocanto en London sendis al sia registaro la 27an de Julio. La du telegramoj trovu lokon ĉi tie laŭvorte:

No. 63.
„Londres, le 27 juillet 1914.

L’Ambassadeur d’Allemagne et l’Ambassadeur d’Autriche-Hongrie laissent entendre qu’ils sont sûrs que l’Angleterre garderait la neutralité si un conflit venait à éclater. Sir Arthur Nicolson m’a dit que, cependant, le prince Lichnowski ne pouvait, après la conservation qu’il a eue avec lui aujourd’hui, conserver aucun doute sur la liberté qu’entendait garder le Gouvernement britannique d’intervenir, au cas où il le jugerait utile.

L’Ambassadeur d’Allemagne n’aura pas manqué d’être frappé de cette déclaration, mais pour peser sur l’Allemagne et pour éviter un conflit, il semble indispensable que celle-ci soit amenée à tenir pour certain qu’elle trouverait l’Angleterre et la Russie aux côtés de la France.”
No. 66.

„Londres, le 27 juillet 1914.

Sir Edw. Grey a dit ce matin à l’Ambassadeur d’Allemagne que si l’Autriche envahissait la Serbie après la réponse serbe, elle démontrerait qu’elle ne poursuivait pas seulement le règlement des questions mentionnées dans sa note du 23 juillet, mais qu’elle voulait écraser un petit Etat. „ Alors, a-t-il ajouté, se poserait une question européenne, et il s’ensuivrait une guerre à laquelle d’autres Puissances seraint amenées à prendre part.”

L’attitude de la Grande-Bretagne s’affirme par l’arrêt de la démobilisation de sa flotte. le Premier Lord de l’Amirauté avait pris discrètement cette mesure dès vendredi, de sa propre initiative; cette nuit, Sir Edward Grey et ses collègues ont décidé de la publier. Ce résultat est dû à l’attitude conciliante de la Serbie et de la Russie.”

No. 63.
„London, la 27an de Julio 1914

La germana kaj la aŭstri-hungara ambasadoroj lasas rimarki, ke ili estas certaj, ke Anglujo konservus la neŭtralecon, se konflikto eknasikĝus. Sed — Sir Arthur Nicolson diris al mi, ke princo Lichnowski — post la interparolo, kiun li havis kun li hodiaŭ — ne povas havi plu iun dubon, ke la brita registaro intencas rezervi al si la liberecon interveni, se ĝi opinius ĉi tion utila.

La germana ambasadoro certe estis konsternita per ĉi tiu deklaro; sed por premi sur Germanujon kaj por eviti konflikton ŝajnas necese, ke ĝi (Germanujo) estu instigata, opinii kiel certe, ke ĝi trovos Anglujon kaj Rusujon sur la flanko de Francujo.”
No. 66.

„London, la 27an de Julio 1914.

Sir Edward Grey diris hodiaŭ matene al la germana ambasadoro, ke Aŭstrio — se ĝi invadus en Serbujon post la serba respondo — montrus per tio, ke ĝi ne nur klopodas pri reguligo de la demandoj menciitaj en sia noto de la 23a de Julio, sed ke ĝi volas pereigi malgrandan ŝtaton. „Tiukaze”, li aldonis, „ekstarus eŭropa demando kaj elkreskus milito, en kiu partopreni aliaj ŝtatpotencioj sin vidus instigataj.”

La sintenado de Grando Britujo certiĝas per la prokrasto de la malmobilizo de sia militŝiparo. La Unua Lordo de la admiralitato sekrete apilikis ĉi tiun rimedon jam vendrede (24an de Julio), el sia propra iniciato; hodiaŭ nokte Sir Edward Grey kaj liaj kolegoj decidis ĝin publikigi. Ĉi tiun rezulton oni dankas al la akordema sintenado de Serbujo kaj Rusujo.”