Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
„After speaking to the German Ambassador this afternoon about the European situation, I said that I wished to say him, in a quite private and friendly way, something that was on my mind. The situation was very grave. While it was restricted to the issues at present actually involved we had no thought of interfering in it. But if Germany became involved in it, and then France, the issue might be so great that it would involve European interests; and I did not wish him to be misled by the friendly tone of our conversation — which I hoped would continue — in thinking that we should stand aside.” „Post kiam mi estis interparolinta hodiaŭ posttagmeze kun la germana ambasadoro pri la eŭropa situacio, mi diris, ke mi deziras diri al li, nepre private kaj amike, ion kio estas en miaj pensoj. La situacio estas tre krizema. Tiom longe kiom temas nur pri demandoj, kiuj nuntempe estas vere aktualaj, ni ne pensas pri enmiksiĝo. Sed — se Germanujo estus partoprenigata, kaj poste Francujo, tiam la afero estus tiel grava, ke ĉiuj eŭropaj interesoj estus entiritaj; kaj mi ne deziras, ke li estus trompata per la amika tono de nia interparolado — kies daŭrigon mi esperas — kaj opinius, ke ni restus flanke.”

Ĉi tiu sciigo posedi ĉiun dezirindan klarecon.

Estas ja vere, ke klareco en malfacilaj situacioj povas enhavi profiton kaj helpi en la plia klarigo. Sed se tia eble estis la intenco de Sir Edward Grey, kia diable lin pelis, ke li diris al la franca ambasadoro en la antaŭtagmezo de la 29a de Julio, ke li venigos la germanan ambasadoron al si kaj eldiros al li ĉi tiun „nepre privatan kaj amikan” sciigon!

Sir Edward Grey mem raportas al la angla ambasadoro en Paris, ke tiamaniere agis (Blulibro No. 87):

„After telling M. Cambon to-day how grave the situation seemed to be, I told him that I meant to tell the German Ambassador to-day that he must not be misled by the frienly tone of our conversations intoy any sence of false security that we should stand aside if all the efforts to preserve the peace, which we were now making in common with Germany, failed.” „Post kiam mi hodiaŭ estis dirinta al S-ro Cambon, kiel krizema ŝajnas esti la situacio, mi diris al li, ke mi intencas diri al la germana ambasadoro, ke li ne trompiĝu per la amika tono de nia interparolo ĝis iu sento pri malvera sekureco, ke ni restus flanke, se ĉiuj penadoj, konservi la pacon, kiujn ni nuntempe faras kune kun Germanujo, malsukcesus.”

Nun Francujo devis esti certa, ke ĝi povus kalkuli je la aktiva milithelpo de Anglujo kaze ke ĝi mem estus tirata en la konflikton per iuj cirkonstancoj. En la franca Flavlibro oni vane serĉas — tio estas karakteriza — raporton de Paul Cambon pri ĉi tiu plej grava interparolado dum la tuta krizema semajno; oni ja ankaŭ vane serĉas tie la informojn donitajn sekve de ĝi el Paris al Petrograd. Sed la kuglo, kiu forlasis la tubon en la antaŭtagmezo de la 29a de Julio en London, aperas en la vespero de la sama tago en Petrograd: nome en la telegramo, per kiu Sasonow ordonas al Iswolsky, eldiri al la franca registaro la sinceran dankon de la rusa registaro pro la deklaro de la senkondiĉa milithelpo (Oranĝlibro No. 58).

Nun la ĵetkuboj estis decidintaj por la milito. Sasonow estis dirinta al la angla ambasadoro jam la 25an de Julio:

„If Russia feels secure of the support of France, she will face all the risks of war.” „Se Rusujo estas certa pri la helpo de Francujo, ĝi prenos sur sin ĉiun riskon de milito (Blulibro No. 17).”

Nun la afero maturiĝis: Dank’ al la fine atingita certeco, ke la ekpartopreno de Francujo en la milito sekvigus la ekpartoprenon