Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ampleksiĝanta brulado. li prezentis je la sekvanta tago, la 30a de Julio, la kambion el Novembro 1912, akompanatan per noto de la Parisa ministerio por eksteraj aferoj pri laŭdiraj germanaj militpreparoj apud la germana-franca limo[1] kaj en sia sagaceco li antaŭvidis, ke Germanujo nun atakos Francujon, ĉu en la formo de postulo pri ĉesigo al la francaj militpreparoj, ĉu en la formo de postulo pri franca deklaro pri neŭtraleco kaze de germana-rusa milito. Francujo devos rifuzi ambaŭon (Blulibro No. 105).

Minacanta atako kontraŭ Francujo kaj la endanĝerigo de la eŭropa paco ekzistis do laŭ la opinio de la franca registaro; jen la du kondiĉoj, pro kiuj oni volis tuj decidi pri la efektiviĝo de la por ĉi tiu kazo interkonsetita kunagado de la anglaj kaj francaj surteraj kaj surmaraj militofortoj. La decido de la angla kabineto ne plu povis esti duba post la interparolado de Grey kaj Cambon okazinta la 29an de Julio.

Ĉu Sir Edward Grey sciis, ke la franca registaro ankoraŭ la 29an de Julio promesis al Rusujo sian senkondiĉan milithelpon, kun kiu Rusujo estis decidiĝinta, preni sur sin ĉiun riskon de milito? Se jes — ĉu li povis telegrafi je la 30a de Julio, kun ia espero pri sukceso, al Buchanan la dekreton, ke li urĝe rekomendu al la rusa registaro la novan, el la interparolado kun la germana ambasadoro naskiĝintan proponon pri perado? Se Sir Edward Grey vere serioze deziris, ankoraŭ en la lasta momento starigi interkonsenton sur ĉi tiu bazo, kaj se li la atingitan per la interveno de la germana imperiestro koncieson de grafo Berchtold, diskuti kun Rusujo la noton al Serbujo laŭ ĝia materia enhavo, sincere bonvenigis, kiajn sentojn do vekis en li la fakto, ke la rusa resigtaro, nekonsiderante la ankoraŭ ekzistantajn esperojn pri paco kaj lian propran iniciaton, ordonis je la 31a de Julio la ĝeneralan mobilizon kaj per tio faris neevitebla militon, en kiun devis esti entirata ankaŭ Anglujo pro ĉio antaŭe okazinta?

Se la bruta kaj eksterordinare sekvoplena paŝo de Rusujo entute naskis sentojn en Sir Edward Grey, tiam oni devas konsenti, ke li bone scias regi siajn sentojn. Ĉiukaze en la Blulibro oni ne trovas iun signon pri tia sento, same ne iun signon pri kontraŭdiro al la ĉion pereiganta paŝo de Rusujo aŭ pri iu provo, instigi Rusujon, ke ĝi prokrastu la ordonitan mobilizon aŭ donu al Germanujo kontentigajn klarigojn.

Sed Grey faris la jam komence senŝancan provon, daŭrigi la diskutojn kaj instigi Germanujo. Ŝtasekretario von Jagow deklaris al Sir E. Goschen: Rusujo diras, ke ĝia mobilizo ne signifas nepre la militon, ĉar Rusujo tre bone povas resti en mobilizita stato, ne militante; sed ĉi tio ne estas ebla por Germanujo. la supero de Germanujo malpermesas, ke Germanujo povu allasi, ke Rusujo kunigu siajn soldatamasojn el ĉiuj partoj de la vasta imperio (Blulibro No. 138).

Plue Sir Edward Grey alcentrigis, post kiam la ĵetkuboj estis decidintaj, siajn klopodojn al tio, ke li ludu la kartojn tiamaniere, ke devis naskiĝi kaŭzo por la tuja ekpartopreno de Anglujo en la milito, — kaŭzo, kiu ankaŭ aperu kiel deviga al la brita publika opinio kaj al tiu parto de la brita kabineto, kiu eĉ nun ankoraŭ estis malema al milito kontraŭ Germanujo.

  1. Ĉi tiu noto laŭ la teksto publikigita en la angla Blulibro certe estas fabrikita nur poste pro la en piednoto 1° klarigitaj kaŭzoj.