Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

El komparo de la Blu- kaj Flavlibro rezultas, ke Grey, kiu de post la 29a de Julio estis morale devigita kiel eble plej multe rilate al Paul Cambon, havis kelkajn malfacilaĵojn, akceptigi de la angla kabineto la nuran entiron de Francujo en la militon kiel sufiĉan kaŭzon por la aktiva kunagado de Anglujo. La klarigo de Cambon, ke milito, en kiu Francujo kaj Germanujo estas partoprenigataj, egalas al batalado pro la hegemonio en Eŭropo, kiu ne povas resti seninteresa por Anglujo, — klarigo, kiun Grey ne estis kontraŭdirinta (vidu paĝon 22) — ĉi tiu klarigo sendube ne trovis en la angla kabineto sufiĉan aprobon.

La embaraso de Grey pligrandiĝis pro tre cedemaj promesoj, kiujn esperigis Germanujo por la kazo de brita deklaro pri neŭtraleco. La 29an de Julio, kiam la „amikaj kaj privataj” informoj de Grey al princo Lichnowsky ankoraŭ ne estis konataj en Berlin (vidu paĝon 21), la imperia kanceliero eldiris al Sir E. Goschen proponon, kiu ebligu la anglan neŭtralecon (Blulibro No. 85). La kanceliero atentigis pir tio, ke rusa atako kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo verŝajne sekvigus eŭropan militbrulon, ĉar Germanujo estas devigata, milithelpi sian liganon. La kanceliero aldonis, ke estas klare al li, ke Anglujo ne volas resti trankvila, se Francujo ne estas la celo de Germanujo, kaj supoze ke la neŭtraleco de Anglujo estas certa, oni povas doni al la brita registaro ĉiun promeson pri tio, ke Germanujo ne aspiras iun teritorian pligrandiĝon malprofite de Francujo, eĉ se Germanujo venkus en tia milito. La kanceliero rifuzis post demando de Goschen, eldiri saman promeson rilate la francajn koloniojn, rifuzo, kiu pli poste ne estis daŭrigata. Plue la kanceliero deklaris, ke Germanujo respektus ĉiukaze la neŭtralecon de Nederlando, se oni agus same ankaŭ flanke de alia partio; koncerne Belgujon dependos de la agado de Francujo, kiun agadon komenci en Belgujo Germanujo eble estus devigata; sed post la milito la kompleteco de Belgujo estos respektata, se Belgujo ne estos batalinta kontraŭ Germanujo.

Ĉi tiu propono estis malakceptata de Sir Edward Grey plej akre (Blulibro No. 101). Goschen ricevis la komision, diri al la kanceliero pri la promesoj rilataj al Francujo: „it would be a disgrace for us to make this bargain with Germany at the expense of France, e disgrace from which the good name of this country would never recover” (estas honto por ni, fari tian finegocon kun Germanujo malprofite de Francujo, — honto, pro kiu la bona nomo de ĉi tiu lando [Anglujo] neniam plu povus esti restarigata). Ankaŭ tute neeble estas, ke Anglujo fivendu siajn devojn kaj interesojn rilate la belgan neŭtralecon.

La akreco de la esprimo en la malakcepto de la germana propono estas karakteriza: Sir Edward Grey konsideris sin aliancano de Francujo, kiun oni volis logi al malfidelo. Sed — el la belga neŭtraleco li estis decidinta fari la elirbunkton, kiun li bezonis, por ke li konduku la kabineton kaj la publikan opinion en la militon.

No. 113 de la Blulibro enhavas la telegramon el Petrograd, kiu koncernas la ordonon pri la ĝenerala mobilizo de la rusaj militfortoj.

No. 114 de la Blulibro enhavas la telegramon de Sir Edward Grey al la ambasadoroj en Berlin kaj Paris; la teksto estas jena:

Foreign Office, July 31, 1914

I still trust that situation is no irretrievable, but in view of prospect of

Foreign Office, la 31an de Julio 1914.

Mi esperas ankoraŭ, ke la situacio ne estas ne rebonigable, sed antaŭ la ger-