Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


mobilisation in Germany it becomes essential, to His Majesty’s Government, in view of existing treatis, to ask wether French (German) Government is prepared to engage to respect neutrality of Belgium so long as no other Power violates it. mana mobilizo fariĝas necese, pro ekzistantaj konvencioj, demandi, ĉu la franca (germana) registaro estas preta, devige promesi, ke la neŭtraleco de Belgujo estos respektata tiom longtempe, kiom neniu alia ŝtatpotenco ĝin difektas.

Do — la respondo de Grey al la rusa mobilizo ne estis paŝo en Petrograd, sed la starigo de la demando pri la belga neŭtraleco en Berlin — la demando al Paris kompreneble estis komedio, — por ke oni trovu la elirpunkton por la ekpartopreno de Anglujo.

Efektive — estis jam urĝe, ke io estis farata laŭ ĉi tiu direkto; ĉar la franca ambasadoro, kiu post la fatala Grey-a deklaro de la 29a de Julio estis tuj aginta kaj nerevokeble estis liginta Francujon, kiu la 30an de Julio estis prezentita al Sir Edward Grey la kambion el Novembro 1912 kaj postulis ĝian pagon, malpacienciĝis, kiam Sir Edward Grey, devigita per kabineta decido, faris elturniĝojn. Grey telegrafis la 31an de Julio al la angla ambasadoro en Paris (Blulibro No. 119), ke Paul Cambon estas prezentinta telegramon de Jules Cambon en Berlin — sendube mendita laboro —, laŭ kiu Germanujo estas kuraĝigita per la necerteco pri la interveno de Anglujo: Sir Edward sin defendis kaj diris al Paul Cambon, ke li — je ĉi tiu sama antaŭtagmezo — estas definitive rifuzinta al la germana ambasadoro ĉiun deklaron pri neŭtraleco kaj eĉ deklarinta, ke kaze de partoprenigo de Germanujo kaj Francujo en la milito Anglujo estos ankaŭ partoprenigata. Sed Cambon, ke la kabineto konklude decidis, ke ĝi ne povas preni sur sin iun devigon.

„Up to the present moment, we did not feel, and public opinion did not feel, that any treaties or obligations of this country were involved.” „Ĝis la nuna momento ni ne sentas, kaj la publika opinio ne sentas, ke iuj kontraktoj aŭ devoj de Anglujo estas tuŝataj.”

Sed, li aldonis promesplene, pliaj evoluoj povus ŝanĝi la situacion kaj konvinki la registaron kaj la parlamenton pri la rajto por interveno. La neŭtraleco de Belgujo povus esti „I would not say a decisive, but an important factor” (mi ne volas diri decidiga, sed grava faktoro) en la fikso de la sintenado de Anglujo.

Kiel malmulte kontenta estis Paul Cambon pri ĉi tiu respondo, tio rezultas el lia propra raporto pri la interparolado (Flavlibro No. 110). Li demandis Grey-on, ĉu Anglujo rilate al sia interveno eble volas ĝisatendi germanan atakinvadon en Francujon.

J’ai insisté sur le fait que les mesures déjà adoptées sur notre frontière par l’Allemagne révélaient des intentions d’agression prochaine, et que, si l’on voulait éviter de voir se renouveler l’erreur de l’Europe en 1870, il convenait que l’Angleterre envisageât dès maintenant les conditions dans lesquelles elle nous donnerait le concours sur lequel la France comptait.” „Mi insistis pri la fakto, ke la aranĝoj jam efektivigitaj de Germanujo apud nia limo malkaŝas la intencon pri baldaŭa atako, kaj ke — se oni volus eviti la eraron de Eŭropo el 1870 — Anglujo tuj devas konsideri la cirkonstancojn, pro kiuj ĝi donus al ni la helpon, je kiu kalulas Francujo.”

Sed Grey persistis je la kabineta decido. — Sed Sir Arthur Nicolson, kiun renkontis Cambon, forlasante la kabineton de la ŝtatsekretario, prezentis