Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kelkan konsolon: La ministraro kunvenos la sekvantan tagon denove, „et, confidentiellement, il m’a fait entendre que le Secrétaire d’Etat aux Affaires Etrangères ne manquerait pas de reprendre la discussion” (kaj konfidencie, li sciigi min, ke la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj ne preterlasos ree komenci la diskuton).

Ĉi tie estas preskaŭ nenecese, legi inter la linioj.

Ĝis la kunsido de la ministraro anoncita de Nicolson por la sekvanta tago, respondoj el Paris kaj Berlin al la demando de Grey pri la neŭtraleco de Belgujo estis alvenintaj. La franca registaro kompreneble estis promesinta kun emfazo la respekton al la belga neŭtraleco. Sed en Berlin la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj estis deklarinta al la angla ambasadoro, ke li unue devas demandi la imperiestron kaj la kancelieron.

„I gathered from what he said that he thought any reply they might give could not but disclose a certain amount of their plan of campaign in the event of war ensuing, and he was therefore very doubtful wether they would return any answer at all.” „Mi konkludis el tio, kion li diris, ke li opinias, ke ĉiu respondo, kiun ili (imperiestro kaj kanceliero) povus doni, necese devus malkaŝi parton de la plano por la militiro en kazo ke naskiĝas milito; kaj pro tio estas tre dube, ĉu ili donos iun respondon (Blulibron No. 122).”

Ĉi tiu raporto de Goschen eliris el Berlin la 31an de Julio je malfrua vespero kaj alvenis en Foreign Office, laŭ noto en la angla Blulibro, la 1an de Aŭgusto.

La angla eĥo tuj respondis. Jam la sekvanta numero de la Blulibro (123) enhavas komunikon de Grey al Goschen de la 1a de Aŭgusto, laŭ kiu Sir Edward diris al princo Lichnowsky , ke la respondo de la germana registaro pri la belga neŭtraleco estas por li afero de tre granda bedaŭro (a matter of very great regret), ĉar la neŭtraleco de Belgujo tuŝas la senton de Anglujo (affected the feeling in this country). Se Germanujo povus respondi, kiel Francujo respondis, ĉi tio multe helpus malpligrandigi la timemon kaj atendegon (tension) en Anglujo. Aliflanke, se unu militanto difektas la neŭtralecon de Belgujo, dum la alia ĝin respektas, estus tre malfacile, reteni la publikan sentadon en Anglujo. Princo Lichnowsky eldiris la kontraŭdemandon, ĉu — se Germanujo devige promesus respekti la belgan neŭtralecon — Anglujo siaparte volus devige promesi sian neŭtralecon. Grey elturniĝis, asertis, ke la manoj de la angla registaro estas ankoraŭ liberaj kaj ke ĝi ĵus estas spripensanta, kion ĝi devos fari. Li povas nur diri, ke ĝia sintenado estas fiksata vastamplekse per la publika opinio, por kiu la neŭtraleco de Belgujo estas grava faktoro. Sed li ne havas la opinion, ke Anglujo povas promesi sian neŭtralecon sole pro ĉi tiu kondiĉo. Al tio princo Lichnowsky starigis la urĝan demandon, ĉu Grey povus prezenti la kondiĉojn, pro kiuj Anglujo restus neŭtrala.

„He even suggested that the integrity of France and her colonies might be guaranteed.” „Li eĉ eldiris, ke la kompleteco de Francujo kaj de ĝiaj kolonioj povus esti garantiataj.”

Sed Grey havis al tio nur la respondon:

„I felt obliged to refuse definitely any promise to remain neutral on similar terms, and I could only say that we must keep our hands free.” „Mi opiniis min devigita, definitive rifuzi ĉiun promeson pri neŭtraleco pro tiaj kondiĉoj, kaj mi povas nur diri, ke ni deziras havi niajn manojn liberaj.”