Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun Paul Cambon, dum Paul Cambon ne preterlasis tuj raporti al sia registaro.

Pro la sin montrintaj kontraŭstaroj en la angla kabineto oni estis fariĝinta tiel timema en Paris, ke la tiea angla ambasadoro telegrafis en la vespero de la 31a de Julio al London, ke la franca ministro por eksteraj aferoj estas „urgently anxious as to what the attitude of England will be in the circumstances, and begs an answer may be made by his Majesty’s Goverment at the earliest moment possible” (urĝe timema, kia estos la sintenado de Anglujo en ĉi tiuj cirkonstancoj kaj petas, ke la brita registaro bonvolu doni respondon kiel eble plej rapide). (Blulibro No. 124)

La respondo estis la neordinara deklaro de Sir Edward Grey al Paul Cambon en la mateno de la 1a de Aŭgusto.

Nun Francujo estis trankviligita, kaj ne atendante la germanan mobilizon, la franca registaro ordonis, la 1an de Aŭgusto je la 340 posttagmeze, la ĝeneralan mobilizon de la franca armeo (Blulibro No. 136).

En la sekvanta tago, dimanĉo la 2a de Aŭgusto, Sir Edward Grey diris al la franca ambasadoro klarigon, kiun li ripetis la 3an de Aŭgusto en jena, iom pli preciza formo:

„Dans le cas où l’escadre allemande franchirait le détroit ou remonterait la Mer du Nord pour doubler les îles britanniques, dans le but d’attaquer les côtes françaises et d’inquiéter la marine marchande française, l’escadre anglaise interviendrait pour prêter à la marine française son entière protection, en sorte que, dès ce moment, l’Angleterre et l’Allemagne serait en état de guerre.” „En la kazo, ke la germana eskadro enveturus en la Kanalon aŭ traveturus la Nordan Maron por ĉirkaŭveturi la britajn insulojn kun la intenco, ataki la francajn marbordojn aŭ la francan militŝiparon kaj malutili al la franca komerca ŝiparo, la angla eskadro intervenus, por doni al la franca ŝiparo sian tutan protekton tiamaniere, ke de post ĉi tiu momento Anglujo kaj Germanujo estus en militstato (Flavlibro No. 143).”

Okaze de la unua eldiro de la deklaro Sir Edward Grey sentis sin devigita, aldoni jenan klarigon: la angla registaro devas konsideri tre vastajn demandojn kaj malfacilajn elirpunktojn kaj ĝi sentas, ke ĝi ne povas devige promesi, necese deklari la militon al Germanujo; sed — ĉar la militŝiparo de la franca registaro jam delonge estas kunigita en la Mediteranea Maro, estas grave por la franca registaro scii, kiel ĝi devas agi konsidere al sia tute nedefendata norda marbordo. Pro tio la blita registaro opiniis sin devigita, doni la komunikitan deklaron. Ĉi tiu deklaro ne devigas Anglujon, ekpartopreni en la milito kontraŭ Germanujo, se la germana militŝiparo ne entreprenas la agojn menciitajn en la deklaro (Blulibro No. 148).

Ĉi tiu komentario montras, en kia grado la formale nedevigaj interpromesoj de Francujo kaj Anglujo materiale prezentis devojn. Nur pro la agadplano, interkonsentita de la anglaj kaj francaj militistaj kaj militŝiparaj aŭtoritatuloj, kiu ne ligu la agliberecon de ambaŭ registaroj en kazo de milito, la franca militŝiparo estis kunigita en la Mediteranea Maro. Nun la brita kabineto konsideris sin devigita pro ĉi tiu kunigo, preni sur sin la ŝirmon de la franca norda marbordo kaj de la franca komerca ŝiparo, kaj eventuale pro tio eniri en la militstaton kontraŭ Germanujo.