Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la supra priskribo de la evoluo de la franca-angla-germanaj intertraktoj en la krizema semajno.[1] Pro la formale neniel deviga „Entente” kun Francujo, la respondecaj regantoj en la angla politiko dum la tagoj pasintaj post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo estis tiel forte ligintaj Anglujon profite de tuja milita ekpartopreno kune kun Francujo, ke Anglujo povis resti for de la milito nur por la prezo de la eksiĝo de la brita kabineto kaj por la prezo de la riproĉo pri perfido.

Ke la viroj, kiuj estis kondikintaj Anglujon en ĉi tiun situacion, bone sukcesis utiligi kiel eble plej multe la pretekston pri la difekto al la belga neŭtraleco — preteksto, de kiu ili esperis laŭ sia propra konfeso fortan impreson sur la publikan opinion — pro pravigo de la propra respondeco, ĉi tio estas alia afero. Kiel malsincera estis ĉi tiu preteksto, estas pruvite sufiĉe ofte. Ĉi-tiurilate estu atentigate pri la dokumentoj konfiskitaj en Bruxelles de la germanaj estraroj, el kiuj evidentiĝas kunagado de la belgaj kaj anglaj militistaj estraroj, nepre respondanta al la kunagado de la franca kaj angla generalstaboj kaj admiralitatoj, kunagado, kiu formas la ensencon de la franca-angla Entente. Ke rilate la angla-belgan militistan interkonsenton Anglujo uzas la hipokritan elturniĝon, ke la faritaj interpromesoj koncernis nur la eventualecon de difekto al la belga neŭtraleco flanke de Germanujo kaj ne havis per si mem iun forton devigan por la politiko de ambaŭ registaroj, estas kontraŭdiro same multe aŭ malmulte valoranta kiel la simila aserto, kiu estas ripete elidirita de anglaj politikistoj dum jardeko antaŭ la parmaneto kaj la publiko koncerne la karakteron de la franca-angla Entente. Sed en la kazo pri Belgujo la rilatoj estas ilustrataj speciale klare. Inter la konfiskitaj paperoj troviĝas noto de grafo von der Straaten, direktoro en la belga ministerio por eksteraj aferoj, pri interparolo de la angla militista ataŝeo en Bruxelles, kolonelo-leŭtenanto Bridges, kun la belga ĉefo de la generalstabo, generalo Jungbluth, datita la 23an de Aprilo 1912. En ĉi tiu interparolo la kolonelo-leŭtenanto Bridges deklaris laŭ la noto de grafo von der Straaten:

„La angla regitaro estus senpere farinta surbordigon ĉe ni en Belgujo dum la lastaj okazintaĵoj (Maroko-krizo), eĉ se ni ne estus petintaj helpon.”

„La generalo kontraŭdiris — tiel daŭrigas la noto — ke por tio estas necesa nia konsento.”

„La militista ataŝeo respondis, ke li scias ĉi tion, sed ĉar ni ne estas kapablaj malhelpi la germanojn, marŝi tra nia lando, Anglujo estus surbordiginta siajn trupojn en Belgujo ĉiukaze.”

Ke kontraŭ ĉi tio estas farita de belga flanko kontraŭdiro aŭ rezervigo, ne rezultas el la notoj de grafo von der Straaten.

La nedifekteblon de la belga neŭtraleco, pro kiu Anglujo laŭdire ekpartoprenis en la milito, Anglujo laŭ la supre dirita estis decidiĝinta, malatenti en la jaro 1912 sen iu skrupulo. Belgujo mem estis kompromitinta sian neŭtralecon plej forte per siaj militistaj interpromesoj kun Anglujo. Se spite de ĉio Anglujo volas kredigi la mondon, ke ĝi eltiris la glavon por protekto al la belga neŭtraleco, ĝi ludas la rolon de deloginto, kiu pretekstas ŝirmi la ĉastecon, kiun li mem deloge detruis.

  1. Ĉi tion eĉ la Londona ĵurnalo „Times” malkaŝe konfesis en multe priparolita artikolo de la 8a de Marto 1915. La tradukinto.