Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sekve — el la dokumentoj publikigitaj de la Triple-Entente-ŝtatoj rezultas jenaj fundamentaj trajtoj pri la naskiĝa historio de la eŭropa milito:

1. Rusujo kaŭzis la milition per sia ĝenerala mobilizo ordonita la 31an de Julio, kiui faris la militon neevitebla por Germanujo; ĉi tio estis nepre konata al la rusaj politikistoj.

2. Ĉiuj pretekstoj, kiuj estas prezentataj de la rusa registaro por la ĝenerala mobilizo, estas senvaloraj. Nek aŭstri-hungaraj nek germanaj militistaj aranĝoj povas pravigi la ĝeneralan rusan mobilizon. Pli vere la rusa registaro donis la ordonon por la ĝenerala mobilizo tuj post kiam, pro la klopodo de la germana imperiestro en Wien, Aŭstrio-Hungarujo estis preta, decidige cedi en la serba konflikto kaj estis komunikinta ĉi tiun decidon al la rusa ambasadoro en Wien. Sekve Rusujo ekestigis la militon per la ĝenerala mobilizo en momento, en kiui la espero pri konservo de la paco denove ekvivis pro pacema paŝo de Aŭstrio-Hungarujo.

3. Rusujo estis decidinta, laŭ sia propra deklaro, de post la komenco de la krizo preni sur sin ĉiun riskon de la milito , se ĝi estas certa pri la helpo de Francujo. Rusujo ricevis la promeson pri la senkondiĉa milithelpo de Francujo havos Anglujon sur sia flanko.

4. Francujo donis promeson pri la senkondiĉa milithelpo al Rusujo nur post kiam la franca registaro kredis, esti certigita pri la kunagado de Anglujo. La certecon pri la milithelpo de Anglujo la franca registaro ricevis per la deklaro, kiun la brita ŝtatsekretario por eksteraj aferoj estis farinta antaŭtagmeze de la 29a de Julio al la franca ambasadoro pri la intencita de li malpromeso al la germana ambasadoro.

5. La personoj kompetentaj por la angla politiko estis tuj de la komenco interne ligitaj per la Entente kun Francujo kaj decidis en la daŭro de la krizema semajno, se ili ne estis decidiĝinataj jam antaŭe, ĉiukaze ekpartopreni en la milito, se Francujo estas entirata.

6. La personoj kompetentaj por la angla politiko plue havis la nepre ĝustan opinion, ke milito pro la serba demando ne trovos la aporbon de la publika opinio. Sekve ili klopodis, trovi militpretekston akcepteblan por la angla publika opinio. Kiel tia sin prezentis la difekto al la belga neŭtraleco, kiu, dum jaroj antaŭe, estis kompromitita de Belgujo mem kaj kiun respkti la angla generalstabo ne intencis en iu serioza kazo, laŭ la propraj elidroj de la angla militista ataŝeo en Bruxelles.

7. Kiel multe la difekto al la belga neŭtraleco per Germanujo estis nura preteksto por la brita kabineto, rezultas el tio, ke antaŭ la starigo de la angla ultimato al Germanujo pro Belgujo la angla ŝtatsekretario por eksteraj aferoj formale estis deklarinta al la franca ambasadoro, ke Anglujo konsideros la traveturadon tra la Kanalo aŭ tra la Norda Maro flanke de la germana militŝiparo kiel casus belli.

Pro ĉi tiuj nepridiskuteblaj, per la oficialaj publikigaĵoj de la Triple-Entente-registaroj mem konfirmataj interrilatoj la aserto, ke Germanujo volis la militon kaj kaŭzigis ĝin, tute disfalos antaŭ la juĝo de la historio. Rusujo estas pruvita kiel bruliginto, Francujo kaj Anglujo kiel la kunkulpuloj.

Ne apartenas al ĉi tiu priskribo, esplori la prakaŭzon de la fatala rilataro inter unuopaj okazintaĵoj kaj unuopaj agoj, kiuj en la tagoj de la 24a de