Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Post kiam per tio la senpera kaŭzo por la militeksplodo estas konstatita, la demando ekstaras, per kio la ĝenerala rusa mobilizo estis kaŭzita.

Oni ŝuldas al la personoj, kiuj havas la respondecon pri la decidaj aranĝoj, unue ekzameni la kaŭzojn, kiujn ili mem prezentas.

Unue ni aŭdu la caron.

En lia telegramo al la germana imperiestro de la 30a de Julio, posttagmeze je la 120, ankoraŭ ne sin trovas aludo pri la proksimiĝanta ĝenerala mobilizo, sed nur cito de la aranĝoj komencitaj kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo:

„La nun efektiviĝantaj militistaj aranĝoj estis decidataj jam antaŭ 5 tagoj, pro kaŭzoj de defendo kontraŭ la preparoj de Aŭstrio-Hungarujo.”

Kun ĉi tiu telegramo kruciĝis la supre citita telegramo de la germana imperiestro, kiu atentigis pri la gravaj konsekvencoj el rusa mobilizo kaj krom tio laŭtigis la timon, ke ankaŭ mobilizo direktata nur kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo endanĝerigas, se ne malebligas, la rolon de peranto, kiun akceptis la imperiestro laŭ deziro de l’ caro. La 31an de Julio, je la 2a posttagmeze, t. e. je horo, kiam la ordono por ĝenerala mobilizo jam estis donita al la tuta rusa armeo, la caro respondis jenon:

„Estas teknike neeble, ĉesigi niajn militistajn preparojn, kiuj fariĝis necesaj pro la mobilizo de Aŭstrio-Hangarujo.”

Se la esprimo „niaj militistaj preparoj” celas nur la partan mobilizon kontraŭ Aŭstrio-Hungario, la caro ignoris en ĉi tiu telegramo al la germana imperiestro la jam efektivigatan kaj kontraŭ Germanujo direktatan ĝeneralan mobilizon; sendube — ĉi tio estis la plej simpla rimedo, por ke oni ne bezonu prezenti kaŭzigon. Se — se la esprimo „niaj militistaj preparoj” signifis la ĝeneralan mobilizon, la caro sciis prezenti kiel kaŭzon por ĉi tiu decidiga aranĝo nur la militistajn preparojn de Aŭstrio-Hungarujo.

Ni aŭdu nun la rusan ministron por eksteraj aferoj.

Pri la kaŭzoj prezentitaj de ĉi tiu ministro la franca ambasadoro en Petrograd raportis al sia registaro la 31an de Julio jene:

„En raison de la mobilisation générale de l’Autriche et des mesures de mobilisation prises secrètement, mais d’une manière continue, par l’Allemagne depuis six jours, l’ordre de mobilisation générale de l’armée russe a été donné.” „Pro la ĝenerala mobilizo de Aŭstrio-Hungarujo kaj pro la mobilizaj aranĝoj, kiujn Germanujo faris de 6 tagoj sekrete sed seninterrompe, la ordono por la ĝenerala mobilizo de la rusa armeo estas donita. (Flavlibro No. 118.)”

La saman tagon la angla ambasadoro en Petrograd raportis al Sir Edward Grey (Blulibro No. 113), ke la ĝenerala mobilizo estas ordinita pro raporto de la rusa ambasadoro en Wien, ke Aŭstrio-Hungarujo decidis ne allasi intervenon de la ŝtatoj kaj ke ĝi marŝigas trupojn ne nur kontraŭ Serbujo, sed ankaŭ kontraŭ Rusujo. Oni aldonis:

„Russia has also reason to believe that Germany is making active military preparations, and she cannot afford to let her get a start.” „Rusujo havas ankaŭ kaŭzon kredi, ke Germanujo faras aktivajn militistajn preparojn, kaj ĝi ne povas allasi, ke Germanujo plifruiĝas.”

En la rusa Oranĝlibro mem oni vane serĉos la kaŭzon por la ĝenerala mobilizo. Oni ne citas en la Oranĝlibro la informojn prir ĉi tiu decida paŝo, sendube senditajn al la rusaj ambasadoroj en la eksterlando; la leganto ekscias la facton de la rusa mobilizo kontraŭ Germanujo nur el la cirkulera telegramo, per kiu Sasonow komunikas al la rusaj misio-ĉefoj la postulon de Germanujo pri neniigo de la mobilizo.