Sub la supra titolo aperis en la plej granda tagĵurnalo de Jugoslavio « Politika » en numero de 10.4.1938 jena artikolo:
« La rifojn de la montaroj Jablanika, Orlovica kaj Vilovica oni bele vidas en Valjevo, kaj ankoraŭ pli bele ili ĉarmigas sian blueblankan aspekton, kiam sur ili postrestas neĝo ankaŭ dum printempo.
La lernejaj infanoj el tiu ĉi montara regiono, la submontanoj el la patrolando de Ilija Birĉanin venas el sep vilaĝoj, kaj ĉiutage pli granda nombro da ili trapaŝas 7-8 km., kaj kelkaj eĉ po 10. La infanoj estas serenaj, gajaj kaj eksterordinare inteligentaj tiel, ke en la instruado ili montras bonajn rezultatojn.
Ili povas sin vere laŭdi, ke ili estas la solaj popollernejanoj (!) en la lando, kiuj konas la internacian lingvon Esperanto kaj ŝakon. En la unua klaso la plimulto de la etuloj ellernis nombri en Esperanto ĝis 100, kaj kelkaj je demandoj de tre agema instruisto s-ro Mihailo Petroviĉ scias en Esperanto adicii kaj subtrahi en amplekso de la nombro 30. Krom tio ĉi kelke da etuloj-ĉefuloj ĝojas, ke ili ellernis kaj scias kelkajn pli facilajn frazkonstruojn.
Kiel aspektas tio? Kampara lernejo (nenio eksterordinara: lernejo kun benkoj sub la serena ĉielo), 67 lernantoj kaj lernantinoj de la unua klaso rapide kaj gaje preparas sin por komenci — post la oficiala instruprogramo — la horon de Esperanto. Tagmezo. La milda printempa suno kvazaŭ ridetas de supre, de sur la montaro Vilovica.
— Ĉesu manĝi, Mitro! admonas la instruisto s-ro Petroviĉ unu etulon.
— Kiom estas kvar kaj kvin? li direktas la unuan demandon ĝuste al Mitro. Kaj dum la plimulto levas du fingrojn, Mitro ne konfuziĝas:
— Kvar… kvar kaj kvin estas naŭ, unu, du, tri, kvar, kvin, ses… nombras Mitro.
— Tre bone, tre bone…
— Ĝis la kvara klaso ni estas jam malproksime, sed kia utilo el tio, se pli poste, ĉe plugilo kaj ĉe ŝafoj kaj kaproj, oni forgesas Esperanton? diras la instruisto.
La pasintan jaron la infanoj el Poĉuta ekspozis siajn desegnaĵojn en Valjevo. En la ejoj de Valjeva popollernejo tiu ĉi eksterordinara ekspozicio kun la plej junaj ekspozantoj daŭris du tagojn. Sub la infanaj desegnaĵoj staris tekstoj de sinceraj infanaj rimarkoj: « Lupoj en nia vilaĝo », « Mia patrino melkas kaprinon », « Nia lernejo », « Ĝendarmoj en la vilaĝo », « Mia patro fendas arbon ».
La ŝakaj turniroj, kiujn aranĝas la infanoj el sub montaro Jablanika kun helpo de instruisto Petroviĉ, estas konataj nur en tiu ĉi regiono. »
Tiom la ĵurnalisto de la « Politika » kaj la instruisto Petroviĉ. Ni aldonas: se la legantoj opinias, ke tiuj malgrandaj vilaĝanetoj-esperantistoj ne darfas forgesi Esperanton, tiam oni devas doni al ili instigon, ligi ilin kun la Esperanto-movado, por ke ili ankaŭ poste restu esperantistoj ricevo el la tuta mondo ne nur multnombrajn salutleterojn (ĉar ankaŭ ili estas multnombraj), sed ankaŭ diversajn etajn donacojn kaj propagandajn Esperantaĵojn. Salutu ankaŭ nian tre ageman instruiston! Certe la infanoj estos tre kontentaj kaj feliĉaj kaj ankaŭ « pli poste, ĉe plugilo kaj ĉe ŝafoj kaj kaproj », ne forgesos Esperanton. Adreso: S-ro Mihailo Petroviĉ, uĉitelj osnovne ŝkole, SELO POCUTA, srez Valjevo, Drinska b., Jugoslavio.
prospektojn kaj detalojn de: Esperantista Klubo,
Lázne Bêlohrad, Ĉeĥoslovakio.
estas pli ampleksaj, kaj la pli multaj el ili okazos sub persona gvidado de pastro Andreo Cseh. La Esperanto-Domo kuŝas en bela parko, kaj ĝia hotelo por 50 gastoj estas instalita kun ĉiu moderna komforto. En la Esperanto-Domo estas aranĝataj studaj kaj amuzaj kunvenoj, kaj agrablaj ekskursoj al la belega ĉirkaŭaĵo.
La Esperanto-Domo en Arnhem estas la sola vera Esperanto-hotelo en la tuta mondo, kie ĉio: la domo, la estroj kaj la gastoj, do la tuta medio, estas vere esperantista. La esperantistaro povas fieri ke io tia en nia movado ekzistas, kaj ĝi devas partopreni en la klopodoj ke tiu unika entrepreno restu konservota kaj prosperu. Okazos la jenaj aranĝoj:
1. Kurso pri Esperanta literaturo, 27.-29.7. Gvidos S. Pragano. Kotizo 4 gld.
2. Vizito de dana karavano, 30.7.-8.8. La karavanon aranĝos H. Grónborg, Rosenvej 8, Risskov, Danlando, de kiu oni povas ricevi pli detalajn informojn.
3. Seminario por Cseh-metodaj instruistoj, 1.-6.8., kun prelegoj de A. Cseh, konsiloj al instruantoj, praktikaj prov-ekzemploj, raportado pri spertoj, diskutado, provlecionoj. Kotizo 6 gld., familiano 4 gld.
4. Ekzamenoj por Cseh-metodaj instruistoj, 6.8. La sukcesintoj ricevos specialan diplomon. Kotizo 5 gld.
5. Internacia perfektiga kurso, 8-13.8. Gvidanto: A. Cseh. Kotizo por ĉiuj lecionoj, prelegoj kaj amuzaj aranĝoj 6 gld., familiano 4 gld. Komuna kotiza por seminario kaj perfektiga kurso 10 (6) gld. Specialaj favoroj por PTT-istoj kaj geinstruistoj.
6. Esperanto-kurso por komencantoj, 15.-20.8. Gvidanto: A. Cseh. Kotizo 6 gld., familiano 4 gld. Favoroj por PTT-istoj kaj geinstruistoj.
Ĉiuj kursoj, prelegoj kaj amuzaj aranĝoj okazos en la Esperanto-Domo. La kursanoj povos loĝi en la hotelo de la domo mem: ĉambro kun tri manĝoj gld. 3.50, 3.— aŭ 2.—, servmono 10%. Adreso por aliĝoj kaj petoj pri pli detalaj informoj: Cseh-Instituto de Esperanto, Riouwstraat 172, Den Haag, Nederlando
Post la [Necerta teksto: travojaĝo] de la terglobo kiun mi parte rakontis en Heroldo siatempe, mi volas raporti hodiaŭ pri kelkaj aventuroj, spertoj kaj observoj, kiujn mi notis dum mia vagado en la regionoj de ŝaklando. Por forigi ĉiun dubon, mi tuj klarigas, ke temas pri la 64 blankaj-nigraj kvadratoj de la ŝaktabulo, sur kiuj batalas oficiroj kaj soldatoj de du imagaj armeoj. Tiuj el la legantoj, kiuj ne estas intensaj ludantoj, eĉ ne imagas la amason da pasio kaj cerba energio kiu troviĝas sur tiu ĉi kampo. Iuj diras, ke la ludo akrigas la intelekton; aliaj asertas, ke ĝi estas pura tempoperdo. Pri tiuj juĝoj mi ne okupiĝos: la ŝaka mondo ekzistas, ni ne perdu nin en teoriaj diskutoj.
Ŝako, kia ĝi estas hodiaŭ, estas la rezultato de longa historia evoluo. Tiu ĉi « ludo » estas preskaŭ scienco aŭ eble arto. D-ro Tarrasch, fama teoriisto, skribas pri ĝi kiel sekvas:
« Ŝako estas speco de intelekta produktiveco, en tio konsistas ĝia plej granda ĉarmo. Intelekta produktiveco estas unu el la plej altaj ĝojoj — se ne la plej alta — de la homa ekzisto. Ne ĉiu povas konstrui ponton, verki teatraĵon, aŭ eĉ fari bonan humoraĵon. Sed en ŝako ĉiu povas, ĉiu devas esti intelekte produktiva kaj tiamaniere partopreni ĝian elitan ĝuon. Mi ĉiam iugrade kompatas tiujn kiuj ne konas ŝakon, same kiel mi kompatas tiujn kiuj ne konas la amon. Ŝako, kiel amo, kiel muziko, kapablas igi la homon feliĉa. »
Kompreneble, ne ĉiuj ludantoj havas tiel altan idealon pri la ludo kaj nur malmultaj el ili povas sufiĉe bone ludi por partopreni centprocente la ĝuon kiun ĝi kapablas doni. Sed eĉ inter mezaj ludantoj, en la rondo de kiuj mi multe moviĝis, oni povas noti strangajn ŝakfenomenojn.
Ŝako estas internacia ludo, oni ja ne bezonas paroli dum la ludo, krom la malmultaj necesaj teknikaj esprimoj. Tamen, en ludoj inter ordinaruloj oni aŭdas sufiĉe da rimarkoj: esprimoj de kolero, surprizo, plezuro, kritikoj, ktp. Tiaj rimarkoj povas esti erarigaj por la kontraŭulo kaj tial ili ne estas permesataj en ĉampionaj ludoj. Oni tuj komprenos la kialon, se mi rakontos iom pri miaj ludoj kun s-ro B., ekskuracisto kaj borsisto en Budapeŝto (oni memoru pri la amasa elmigrado el iu lando kaj pri tio, ke kuracisto ne ĉie povas ekzerci sian arton, kaj oni ne miros pri tiu stranga profesioŝanĝo). Do, D-ro B. dronigas sian malplezuron pri la proza ekzisto en post-tagmanĝaj ŝakturniroj en iu kafejo kie kunvenas similaj individuoj. D-ro B. amas la ŝakon sed li havas unu malvirton: li neniam volas perdi. Por tiri sin el malfacilaj pozicioj, li aplikas psikologiajn armilojn kiaj sekvas:
Unu fojon D-ro B. volis oferi oficiron, ĉar tiamaniere li povis gajni la ludon. Por forigi la atenton de la kontraŭulo pri sia kombino, li longe pripensadis, movis figuron kaj kun aktora pozo ekkriis: « Ho mi malsaĝulo, nun mi perdis ĉevalon ». La malamiko nenion konjektante forprenis la oferitan figuron kaj… perdis la ludon post du movoj.
Alian fojon D-ro B. faris eĉ pli ruzan aferon. Li rimarkis, ke li gajnus la ludon, se li unue movus sian reĝon. Li tamen pensis, ke tia movo estus tro rimarkinda kaj oni sin defendus kontraŭ la plano. Li do faris eraran movon per iu figuro, kiu tute ne povis moviĝi. « Nun mi devas movi la reĝon kiel puno » — li diris kun vizaĝo plene seniluziiĝinta. Li tion faris, la malamiko nenion rimarkis, kaj la doktoro gajnis denove.
La antipodo de la doktoro estis s-ro O., mia angla amiko. Li estis perfekte trankvila kaj sennervigis la kontraŭulon per flegmaj rimarkoj, ekzemple:
« Vi ludas kvazaŭ loterio ». — « Kial? » oni demandis. « Nu, la loterio funkcias unu fojon ĉiu monato », li diris al la longe pensanta kontraŭludanto. La apudaj rigardantoj ridetis, la pensemulo konfuziĝis, faris eraran movon, kaj la katastrofo sekvis.
Okazis foje, ke s-ro O. gajnis ludon sed la kontraŭulo pruvis al la rigardantoj, ke li ankaŭ estus gajninta je la sekva movo. « Jen diferenco inter ŝako kaj ĉevalkonkurso », s-ro O. rimarkigis, « en la lasta ankaŭ la dua ĉevalo gajnas, sed en tiu ĉi ŝakpartio nur mi gajnis. » Oni ridis pri la ŝerĉo sed nur kelkaj komprenis la veran ironion: s-ro O. nomis la kontraŭulon ĉevalo sed ne sin mem.
Mia plej forta kontraŭulo estis japano… kiu ne sciis bone ludi. Li studis mian pensmanieron kaj profitis el la plej eta movo de miaj vizaĝmuskoloj. Komence mi batis lin kiel mi volis, ĉar mi havis teorian konon pri la ludo, sed iom post iom li gajnis superecon kaj fine mi ne plu povis bati lin — kvankam mi ĉiam batis tiujn kiuj estis pli fortaj ol li sed kun kiuj li ne tiel ofte ludis kiel kun mi. Rememorante pri tiuj ludoj mi pensas nun, ke la homa karaktero ankaŭ manifestiĝas sur la ŝaktabulo, kvankam tiu ĉi ludo estas « logika ». Mia iama japana kunludanto tion komprenis, same kiel — je pli alta nivelo — ia fama ŝakmajstro Lasker, kies ludmaniero estas nomata « psikologia », ĉar li studis la lud-metodojn de siajn kontraŭuloj antaŭ turniroj kaj aplikis la plej malagrablan manieron al ili.
Oni diras, ke ŝako ne estas hazard-ludo sed oni ne sufiĉe komprenas, ke ŝako ankaŭ ne baziĝas sur pura logiko. Efektive, la eblecoj de la 64 kvadratoj estas tiom vastaj, ke la homa cerbo ne kapablas travidi ilin, kaj oni perdiĝus en labirinto de senfinaj variaĵoj sen la helpo de la gvida intuicio. Ankaŭ en tiu ĉi kampo elmontriĝas do la leĝoj kiujn starigis Bergson pri intuicio.
Bona ekzemplo por tio estas la vivo de la iama mondĉampiono Capablanca. Kiam infano, li kutimis rigardi la patron kiu ŝakludis kun najbaroj en Kuba-insulo. Foje li rimarkigis, ke iu ludo gajnita de lia patro ne validas, ĉar en la mezo okazis erara movo de ĉevalo. La patro iom kolero diris, ke la infano eĉ ne scias la leĝojn de la ludo, kiel li povus memori pri eraro okazinta meze de la partio. Tiam la 5-jara Capablanca reludis la tutan partion kaj pruvis, ke eraro fakte okazis. « Se vi estas tiel lerta, batu min » — diris la patro. Ili ludis, kaj la infano facile gajnis. Neniam li perdis eĉ unu ludon en la insulo Kuba. Tiu ĉi historia fakto pruvas la vastan rolon de intuicio en ŝakludo, ĉar la infano ne havis teoriajn konojn pri ŝak-scienco kaj logika pensado neniel sufiĉus por travidi la komplikitajn kombinojn kiuj okazas en la ludo: tio estos klara al ĉiu ŝakludanto.
La plej lastaj studoj de ŝak-analizistoj montras, ke la leĝo de relativeco validas ankaŭ sur tiu ĉi kampo. Laŭ tiuj esploroj ŝako konsistas el tri elementoj: forto, spaco kaj tempo, el kiuj ĉiu povas esti transformata en la alian. Plie, la forto de la figuroj kaj eĉ tiu de la kvadratoj konstante ŝanĝiĝas en la daŭro de la ludo. Je ĉiu movo oni devas do konsideri la ŝaktabulon kiel apartan ŝakproblemon kaj oni devas tiel decidi pri la plej taŭga movo, — senrigarde al planoj antaŭe faritaj. Povas do okazi, ke la situacio postulas nekonvencian movon kiu kontrastas kun la ĝenerale akceptitaj praktikaj reguloj kiujn zorge sekvas la t.n. « kafejaj ludantoj ». Tian ludon oni nomas « pozicia » kaj ĝi estas praktikata de la nuntempaj majstroj de la arto.