Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ni siatempe atentigis en la oficiala organo de nia Asocio pri la meritoj kaj netakseblaj servoj de tiuj noblaj viroj, kaj ni esperas, ke, je pli bona tempo, ni povos dediĉi al la agado de ambaŭ niaj mortintoj indan rememorigon. Ni ĉiam konservos en la koro fidelan penson pri niaj falintaj Prezidanto kaj Vicprezidanto, kiuj tiel energie servis al nia afero, kaj al Esperantismo dediĉis la plej belan parton de sia vivo.

Tiuj ĉi vortoj ankaŭ estu okazo por esprimi nian simpation al la familioj kaj konatuloj de ĉiuj Esperantistoj mortintaj dum la milito, el kiuj multaj estis fervoraj amikoj de nia Asocio.

El la subaj raportoj oni povas konstati, ke ĝenerale nia movado kontentige eltenis en la diversaj landoj. Eĉ kelkloke ŝatindaj progresoj estis faritaj, sed kompreneble tiuj okazaj progresoj ne ŝanĝas la fakton, ke la milito grave malutilis al la kresko de nia movado.

En la momento kiam ni skribas, malproksima ankoraŭ ŝajnas la tago, kiam ni povos libere rekomenci vastampleksan agadon. Sed kiom ajn malproksima estas tiu tago, nia devo estas firme