Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

teni en niaj manoj la verdan standardon kaj ĉion eblan fari por ke nia afero vivu kaj sukcese rezistu je la dissolva efiko de la milito. Se pro aliaj interesoj kaj momenta senkuraĝiĝo, la fidelaj Esperantistoj laciĝus en sia penado, eĉ kun la intenco denove interesiĝi kiam la tempo estos pli favora, nia movado certe elirus el la krizo treege malfortigita, kaj, anstataŭ esti pretaj je la horo de pli intensa agado, ni baraktus en sennombraj internaj malfacilaĵoj kaj multon devus fari por restarigi tion, kion nia malatento estus lasinta fali. Ni do alvokas je ĉiuj konsciaj Esperantistoj, ke ili nepre daŭrigu subteni niajn organizaĵojn dum tiu malluma periodo.

Nur dank’al ilia fidela helpado, ni povos venke trapasi la plej gravan eksteran krizon, kiu iam minacis la ekziston de nia movado.

Dum la milito, la tasko de la C. O. de UEA estis gvidata laŭ du vidpunktoj: unuflanke, kunteni la rilatojn inter la Esperantistoj kaj meti je ilia dispono internacian centron, aliflanke adapti nian agadon al la militbezonoj kaj laŭeble helpi al la viktimoj de la nunaj okazantaĵoj.