Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Rilate al la unua celo, ni povas diri, ke la rezultatoj estas sufiĉe kontentigaj. Dank’al sia sidejo en neŭtrala lando, nia Oficejo povis resti en rilatoj kun la ĉiunaciaj Esperantistoj kaj Esperantistaj organizaĵoj, malgraŭ diversaj poŝtaj malfacilaĵoj; tiamaniere la internaciaj interrilatoj ne estis tute rompitaj. La administrado funkciis regule. Je la komenco de la lasta jaro ni eldonis Jarlibron, kun iom malpli granda amplekso, sed niaj financaj rimedoj ne permesos al ni aperigi novan dum la milito; cetere ĉar la ŝanĝoj estas nun malmultaj, oni ankoraŭ povos uzi la eldonon de 1916. Per la publikigo de sia Jarlibro UEA donis konkretan pruvon pri sia ekzisto kaj dummilita utilo.

Al nia movado multe helpas la regula apero de la gazeto „Esperanto”, kiu estas nun la sola internacia ligilo inter la Esperantistoj; ĝin abonas la plimulto de niaj membroj restintaj fidelaj nuntempe. Dank’al specialaj klopodoj la cenzurmalhelpoj povis esti, almenaŭ parte, venkataj, kaj nia gazeto havas, kiel kutime, tute diversnacian legantaron.

Ni ankaŭ laŭeble favoris la propagandon ĉe la kaptitejoj kaj internigejoj, kie Esperanto estas nun instruata. Ni sukcesis interesigi al Esperanto