Paĝo:Hodler - Esperanto dum la milito, 1917.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj estas mendeblaj je la samaj kondiĉoj kiel antaŭe. Ni rememorigas, ke la akiro de atesto rajtigas je la dumviva membreco de UEA kaj je la konstanta abono al la gazeto „Esperanto” (luksa eldono). Ni esperas, ke inter niaj membroj troviĝos kelkaj, kiuj bonvolos helpi al la plifortigo de la financa fundamento de UEA per mendo de unu aŭ pluraj atestoj.

Finante tiun koncizan raporton, ni deziras esprimi niajn korajn dankojn al la fervoraj oficistoj ĉe nia Centra Oficejo kaj, ĝenerale, al ĉiuj samideanoj, kiuj iamaniere helpis al la bonstato de UEA dum tiu espereble baldaŭ finota krizperiodo.

Ĝenevo, 27 decembro 1916.

La Direktoro: H. HODLER.