Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fakaj societoj, ĉu enkorpigataj en U. E. A., ĉu memstaraj. Plie, ni rimarku, ke internacie unu el tiuj institucioj, nome U. E. A., jam havas por si mem elprovitan kompletan organizon kaj kunigas grandan parton de la Esperantistoj.

II


Ni vidis, ke por atingi harmonian organizon de la Esperanto-movado, ni ne bezonas krei novajn organismojn — kiuj povus nur pligrandigi la nunan konfuzon — sed nur kunligi tiujn, kiuj ekzistas, difini al ili precizajn taskojn kaj ebligi ilian kunlaboradon en la intereso de l’tuta movado.
Ni aliparte konstatis, ke en tia organizo devos trovi lokon la naciaj societoj, kun siaj grupoj, U. E. A. kaj la fakaj societoj, la kongresaj kaj lingvaj institucioj. (Centra Oficejo, Kongresa Komitato, Lingva Komitato, k.t.p.).
Unu el tiuj institucioj, nome U. E. A., estas jam internacie organizita. Ĝi kunigas la pli grandan parton de la aktiva Esperantistaro (8.000 membroj pagantaj individuan kotizaĵon, interŝanĝe de kiu ili rajtas difinitajn servojn) kaj ĝi estas tiamaniere organizata, ke interne de ĝi povas ekzisti memstaraj grupiĝoj por pli specialaj interesoj. Dank’al la deziresprimo, jam parte realigita, de ĝia dua kongreso, la pli multaj fakaj societoj povos facile enkorpiĝi en U. E. A., konservante sian memstarecon kaj tamen ĝuante la profitojn de jam ekzistanta kaj elprovita organizaĵo. Dank’al la uzebleco de iniciatrajto kaj referendumrajto, posedataj de la Delegitoj